Francisco de Paula Vallet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Francisco de Paula Vallet, ordenfondinto

Francisco de Paula VALLET Y ARNAU (naskiĝinta la 14-an de junio 1883 en Barcelono, mortinta la 13-an de aŭgusto 1947 en Madrido) estis kataluna pastro katolika, jezuito kaj ordenfondinto. Li staris ĉe la luliloj de la kongregacio Paroĥkunlaborintoj de Kristo Reĝo (CPCR; latine: Congregatio Cooperatorum Paroesialium Christi Regis).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de konstruentreprenisto li pasigis la junulajn jarojn en Barcelono. Post abiturienta ekzameno ĉe la Jezuita gimnazio li studentis en Barcelono sen fiksa celo. Kiam li falis en ekzistecan krizon en 1907, li partoprenis en Manresa kurson de ignacaj ekzercoj kaj tuj frokuliĝis ĉe la jezitoj. Jam dum la novicado en Gandia li komencis intensan kampanjon de evangelizado en la tiea regiono kaj en Valencio. Post lia pastra ordinacio li estis sendita al Manresa en 1920 por kompletigi la trian kaj lastan laŭordenregulan provtempon; tie li mem jam komisiitis pri propra organizo kaj moderigado de ekzercoj.

Por igi la ignacianajn ekzercojn potenca ilo de enpopola misio li simple mallongigis ilin de kvar semajnoj al kvin tagoj sen perdi substancon. Pro sia karisma personeco kaj lia senlaca engaĝiĝo, li sukcesis igi pli ol 12.000 homojn partopreni ekzercsemajnojn spiritajn en Katalunio de 1923 ĝis 1927. El tio ekestis la ideo reformi la tutan socion sur religia bazo. Klopodoj en simila direkto de spiritigo de la ĉiutaga vivo propaganditis samtempe fare de anoj de Opus Dei en Hispanujo kaj en Francio sub la slogano de socia regado de Jesuo Kristo (Henri Ramière). Pri tio temas ankaŭ la en 1925 promulgita encikliko Quas primas de papo Pio la 11-a (atingite post strebado i.a. de la asketino Marthe de Noaillat). Tiajn aspirojn ankaŭ favoris Action Française (kiu en 1926 frontis papan malaprobon pro troa politika engaĝiĝo). Fine menciindas ankaŭ Katolika Agado kiun agnoskis en 1922 la roma pontifiko. Ties membroj tamen kritikis poste la troigitan konservativismon de Vallet.

En 1927 li decidis fondi verkon pri paroĥekzercoj kaj forlasis la jezuitan ordenon por fari tion. En 1928 li fondis CPCR. Ĉar li rifuzis prediki en la hispana (anstataŭ la kataluna), li ne estis endiocezigita de iu hispana episkopo kaj en 1929 li devis translokiĝi kun siaj sekvantoj al Urugvajo. Tie, kun la subteno de episkopo Tomás Gregorio Camacho (episkopujo de Salto apud Montevideo), daŭrigitis lia laboro. En 1929 kaj 1931 Vallet sentis sin en siaj ideoj apogita de aliaj papaj enciklikoj nome Mens nostra kaj Quadragesimo anno. En 1932 li revenis al Hispanio, sed ne povis resti tie kaj translokiĝis al Francio en 1934, kie episkopo Camille Pic akceptis lin en la diocezo de Valence kaj donis al li la Domon de Nazareto por spirita laborado en Chabeuil. En 1943 aldonitis al vira ordeno virina branĉo (por kiu estis varbinta ekde 1938 lia fratino).

Morto en Hispanio[redakti | redakti fonton]

Kiel strikte ortodoksa dogmatikisto, Vallet venis en konfliktoj kun la modernismaj tendencoj de la romkatolika eklezio en Francio. Lia inklino al la Vichy-reĝimo estis lia pereo en 1944/45, kaj li devis reiri al la Hispanio de Francisco Franco, kie li malfermis la domon Casa Cristo Rey en Canillejas (Madrido) en 1945. Ĝi poste translokitis al Pozuelo de Alarcón.

Vallet mortis pro koratako en 1947 en la aĝo de 64 jaroj. Laŭ liaj propraj deklaroj li sume partoprenigis 100.000 homoj en la (mallongigitaj) ignacaj ekzercoj. Lia religia komunumo ricevis papan rekonon fare de Johano Paŭlo la 2-a en 1979. Ĝi ankaŭ nedirekte naskis Abatejon Sankta Jozefo de Clairval en Flavigny-sur-Ozerain kies fondinto estis la benediktano Augustin-Marie Joly. Aplikis liajn metodojn (ekz. en Afriko) ankaŭ Jean-Jacques Marziac.

Verkoj (postmorta eldono)[redakti | redakti fonton]

  • Reglas de los Cooperadores Parroquiales de Cristo Rey. Garayo, Pamplona 1972.
  • Epistolario (A) Colección Guinart. Garayo, Pamplona 1975.
  • Unión y verdad. Antología de textos del P. Vallet. Casa de San Giuseppe, Romo 1975.
  • Fuentes de un carisma. Cooporadores Parroquiales de Cristo Rey, Madrid 1976.
  • Livre de prières, de chants et d'exercices spirituels de Saint Ignace de Loyola utilisé dans les retraites données selon l'esprit et les normes du T.R.P. François de Paule Vallet. Sen eldonlokindiko. 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]