Saksa Esperanto-Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Saksa Esperanto-Ligo (germana nomo Sächsischer Esperanto-Verband) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Saksio, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj. Papera organo de la ligo (parte ankaŭ rete legebla) estas la periodaĵo Verda saksofono, aperanta trifoje po jaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondaj jaroj 1906 ĝis 1909[redakti | redakti fonton]

En 1906 d-ro Albert Schramm en Dresdeno faris plurajn prelegojn pri Esperanto. Sekve de tio sub lia gvidado en oktobro fondiĝis urba Esperanto-klubo, kiu komence havis la nomon "Societo Esperanto Dresden" (germane "Gesellschaft Esperanto Dresden)". La klubo aliĝis al la Germana Esperantista Societo, kiu kvin monatojn antaŭe, la 19-an kaj 20-an de majo 1906, fondiĝis en la 1-a Germana Esperanto-Kongreso en Braunschweig. En Meißen ekestis dua saksia Esperanto-grupo gvide de la poŝta asistanto Wilhelm Mäge, kiu tie ankaŭ gvidis la lingvoinstruajn kursojn pri Esperanto.

En 1907 en Saksio ekestis pliaj Esperanto-grupoj, marte en Görlitz (prezidanto Ferdinand Maly) kaj aprile en Niederlößnitz (prezidanto Leopold Elb). La Germana Esperantista Societo invitis la 2-an Germanan Esperanto-Kongreson en majo 1907 al Dresdeno. En oktobro ankaŭ en Pirna sub gvido de la prezidanto G. Schmidt ekestis Esperanto-grupo.[1]

En aprilo 1908 la dresdena societo de instruistoj fondis Esperanto-sekcion, kies gvidanto iĝis Karl Schönherr. De la 16-a ĝis 22-a de aŭgusto 1908 en Dresdeno okazis la kvara Universala Kongreso de Esperanto, kiun partoprenis 1450 esperantistoj el 40 landoj kaj unuafoje ankaŭ sep oficialaj reprezentantoj de ŝtataj registaroj. La kongreson ankaŭ partopreni L. L. Zamenhof, lia edzino kaj liaj gefratoj. La kongreso estis amplekse atentata en Saksio, kaj tre kontribuis al la disvastigo de Esperanto en la regiono; inter alie la eldonado de Esperanto-ĵurnaloj kaj la presado de libroj en Esperanto estis subtenata. Ekzemple fondiĝis la Esperanto-revuoj "La Bela Mondo" kaj "Universo" (Universum) en 1909, la germanlingvaj gazetoj "Mitteilungen der Gesellschaft Esperanto Dresden" ("informoj de la Esperanto-societo Dresdeno, same en 1909), "Mitteilungen des Sächsischen Landesverbandes Esperanto" ("informoj de la Saksia Landa Esperanto-Ligo") kaj "Die Post-Esperanto Zeitung" ("la poŝtista Esperanto-gazeto"). La eldonejo Emil Boden fondis fakon por eldonaĵoj en Esperanto, kiu publikigis lingvoinstruajn librojn de Wilhelm Velten, F.C. Richter kaj Karl Schönherr, la kongreslibron de la 4-a UK kaj aliajn kongresajn materialojn. La Esperanto-fako pli poste iĝis memstara Esperanto-eldonejo gvide de la antaŭa fakestro Friedrich Ader. Post la Universala Kongreso okazis multaj kursoj kun proksimume 1400 partoprenantoj. Tio tiom kreskigis la urban grupon, ke ĝi dividiĝis al kvar urbopartaj Esperanto-societoj, kiuj ĉiuj unuigis plurajn grupojn, en la urbodistriktoj Dresden-Ost, Dresden-Süd, Dresden-Mitte kaj Dresden-Neustadt. La 12-an de novembro 1908 pluraj dresdenaj industriistoj fondis la "Saksian Esperanto-Instituton" (germane "Sächsisches Esperanto-Institut"), kiu iĝis fako de la saksia ministerio pri internaj aferoj.[2]

En januaro 1909 ein Deuben, parto de la urbo Freital ĉe Dresdeno fondiĝis la Esperanto-grupo "Plaŭena Fundo" sub gvido de P. Liegel. La 31-an de januaro 1909 fondiĝis landa Esperanto-asocio sub la nomo Saksia Landa Ligo Esperanto, germane "Sächsischer Landesverband Esperanto" - ties prezidanto iĝis Karl von Frenckell. En la delegita kunveno en Lepsiko ĉeestis 45 reprezentantoj kaj en sekva kunveno la 21-an de julio en Mittweida) 39 reprezentantoj de 15 saksiaj Esperanto-societoj. En Dresdeno en printempo 1909 ekestis policista Esperanto-grupo, en marto 1909 la Esperanto-grupoj Dresden-Laubegast, Dresden-Pieschen, en Radebeul la grupo "Universo" kaj en la urboparto Dresden-Weißer Hirsch kaj ĝenerala urboparta Esperanto-grupo kaj aparta "virina asocio Esperanto", germane "Damenverein Esperanto". Samtempe en Dresdeno ekestis la unua laborista Esperanto-grupo "Antaŭen" (Vorwärts), universitata Esperanto-grupo de studentoj de la Teknologia Altlernejo Dresdeno, grupo nomata "Ligo de Esperanto-Varieteoj en Dresdeno" (germane "Esperanto-Variete-Liga in Dresden") kaj po unu grupo en la loĝlokoj Wilsdruff kaj Heidenau. En la 4-a Germana Esperanto-Kongreso en Gotha maje 1909 laŭ instigo de d-ro Schramm la nacia esperantista asocio alinomiĝis Germana Esperanto-Asocio - tiun nomon ĝi havas ĝis la nuntempo. 160 fimaoj en Dresdeno korespondis en Esperanto kaj multaj el ili produktis profesiecajn, parte kolore presitajn reklamajn flugfoliojn kaj broŝurojn pri siaj produktaĵoj en Esperanto - kiel ekzemplo menciindas aparte bela katalogo de la kameraoj-produkta firmao "Hüttig AG" en Dresdeno. En aŭgusto 1909 la landa ligo "Sächsischer Landesverband Esperanto" konsistis el 60 societoj kun proksimume 2200 membroj, ekster la ligo en Saksio ekzistis pliaj 20 Esperanto-societoj.[3]

Post 1909[redakti | redakti fonton]

En la sekvaj jaroj la urba Esperanto-movado kiel tiu en la resta Germana Regno plu prosperis, kun interrompo de la miltaj jaroj 1914 ĝis 1918, ĝis en 1933 la novaj naziaj regantoj malpermesis la laboristan Esperanto-movadon kaj en 1936 ankaŭ ĉiun alian aktivadon favore al la internacia lingvo. Post la Dua Mondmilito la lokaj esperantistoj komence suferis pro la forta influo de la stalinisma reĝimo de Sovetunio en la sovetunie okupita zono de postmilita Germanio, kiu malpermesis Esperanton en la tradicio de stalinisma persekuto de la movado, sed post la morto de Stalin iom post iom en la komunisma germana ŝtato GDR kaj sekve ankaŭ la la tri sudorientaj distriktoj de la ŝtato, kiuj poste refariĝis federacia lando Saksio, repermesiĝis la Esperanto-movado.

Saksa Kuriero 6-1987

En la lastaj jaroj de ekzisto de GDR, la organize viglaj esperantistoj en la historia lando Saksio permesis al si relative liberan kaj memstaran agadon en formala membreco de la tutlanda organizaĵo GDREA. Dokumentilo de tiu agado estis la bulteno Saksa Kuriero, kiu aperis inter la jaroj 1984 kaj 1990.

Junularo[redakti | redakti fonton]

La junularo de la ligo nomiĝas Esperanto-Junularo de Saksujo respektive germane Esperanto-Jugend Sachsen, mallonge EJUS, kaj estas la landa sekcio de Germana Esperanto-Junularo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]