Saksa Kuriero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saksa Kuriero 5-1987

Saksa Kuriero estis esperantlingva revuo, kiu aperis de 1985 ĝis 1990 en Lepsiko por la distriktoj Leipzig kaj Halle de Germana Demokratia Respubliko, kiuj ekde la jaro 1990 apartenas al la germanaj federaciaj landoj Saksio kaj Saksio-Anhalto. Ĉefredaktoro estis Joachim Schulze. La eldonaĵo aperis kadre de GDREA, sed permesis al si relative grandan politikan liberon, en ŝtato kiu tendence tre kontrolis opiniesprimojn.

Eldoninto kaj subtitoloj[redakti | redakti fonton]

La revuo estis eldonita de Distrikta Estraro Leipzig de GDREA. Aperis de la numero 57 (1/85) ĝis la numero 68 (6/86) la subtitolo Esperanto-informilo de GDREA Leipzig kaj Halle. En la jaro 1987 estis neniu subtitolo. De la numero 75 (1/88) ĝis la numero 86 (6/89) aperis la subtitolo Organo de la Distrikta Estraro Leipzig de GDREA. Numero 87 (1/90) estis eldonita de Distrikta Estraro Leipzig de GDREA kunlabore kun Centra Estraro de GDREA. Ĝi aperis kun la subtitolo Superregiona gazeto de GDREA.

La antaŭulo Komuna Esperanto-informilo[redakti | redakti fonton]

La Saksa Kuriero daŭrigis la gazeton Komuna Esperanto-Informilo, eldonita de la Distrikta Laborrondo Leipzig en Kulturligo de GDR (ekde 1981 Distrikta Estraro Leipzig de GDREA) De numero 1 (1/75) ĝis numero 35 (3/81) aperis la subtitolo Mitteilungsblatt der Bezirksarbeitskreise Leipzig und Halle (Informilo de la Distriktaj Laborrondoj Leipzig kaj Halle). Respondeca redaktoro estis Jürgen Hamann. De numero 36 (4/81) ĝis numero 52 (2/84) Mitteilungsblatt der Bezirksvorstände Leipzig und Halle (Informilo de la Distriktaj Estraroj Leipzig kaj Halle) respektive Mitteilungsblatt der Bezirksvorstände Leipzig und Halle des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR (Informilo de la Distriktaj Estraroj Leipzig kaj Halle de GDREA). Respondeca redaktoro estis Michael Behr.

La numero 53 (3/84) estis grafike aranĝita jam de Joachim Schulze. La gazeta titolo de la numeroj 54 (4/84) ĝis 56 (6/84) estis Esperanto-Informilo. Redakcia Komitato estis Sabine Schulze-Hingst kaj Joachim Schulze.

La Distrikta Estraro Halle de GDREA aperigis ekde januaro 1987 propran germanlingvan informilon kun la titolo Novaĵoj el Halle, ekde numero 5-6/87 Die rationelle Sprache. Redaktoro estis Hans-Peter Bartos.

Ekskluziva artikola serio[redakti | redakti fonton]

Saksa Kuriero aperigis de 1985 ĝis 1987 la ekskluzivan artikolan serion Kiel kaj kial mi esperantistiĝis?

Estis prezentitaj: Imre Pethes (Hungario), François Lo Jacomo (Francio), Zdenko Křimský (Ĉeĥio), Io Chou (Ĉinio), Ralph Harry (Aŭstralio), Renato Corsetti (Italio), Detelev Blanke (Germanio), Humphrey Tonkin (Usono), Werner Bormann (Germanio), Carl Støp-Bowitz (Norvegio), Béla Mészáros (Hungario), Carmel Mallia (Malto), Florence Côte-Cool (Svisio), Till Dahlenburg (Germanio), Edward Symoens (Belgio), Märtha Andréasson (Svedio), Stepan Konstantiniĉ Ĥvorostin (Ruslando), Jonas Dagys (Litovio), Renée Triolle (Francio), Rudolf-Josef Fischer (Germanio), Evert J. Woessink (Nederlando).