Zdenko Křimský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Zdenko KŘIMSKÝ (naskiĝis la 27-an de majo 1934; mortis la 22-an de julio 1999 en Mělník) estis ĉeĥa esperantisto, eksa sekretario de ĈEA (1973-1985) kaj komitatano de UEA (1980-1986), poste entreprenisto de firmao Interhelpo

En Mělník li servis pli frue kiel delegito. Pro lia merito ĈEA akiris siatempe urbocentran oficejon en Prago, kiun li renovigis kaj ekipis (bedaŭrinde nun perdita). Li estis iniciatinto de Sociologia esploro de sintenoj al Esperanto, kies rezulto aperis broŝure (esperantigis Josef Vondroušek, 1981).