Radebeul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Niederlößnitz)
Radebeul
Blazono
Radebeul (Germanio)
Radebeul (Germanio)
DEC

Map

granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto Distrikto Meißen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0351
Poŝtkodo 01435–01445
Aŭtomobila kodo MEI
Oficiala Municipokodo 14627210
Subdivido 10 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Bert Wendsche
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Pestalozzistraße 6
01445 Radebeul
Demografio
Loĝantaro 34096 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 6′ N, 13° 40′ O (mapo)51.10333333333313.67Koordinatoj: 51° 6′ N, 13° 40′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 101 - 256 m
Areo 26,06 km²
Oficiala retejo https://www.radebeul.de/
vdr

Radebeul estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Meißen de la federacia lando Saksio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 34 096 loĝantojn.

"pripaca kirko" en la urboparto Kötzschenbroda

Geografio[redakti | redakti fonton]

Radebeul situas ĉe la malnova strato inter la ĉefurbo de Saksio Dresdeno en la sudoriento kaj la iama episkopa urbo Meißen en la nordokcidento, inter la rivero Elbo en la sudo kaj vin-kulturejaj montetoj en la nordo. Radebeul estas karakterizita de vin-kulturo kaj belaj vilaoj kun larĝaj ĝardenoj. Pro ĝia agrabla situo ĝi havas la kromnomon de "Saksa Nico". Ĝis hodiaŭ ĝi estas unu el la plej ŝatata loĝ-komunumoj en la regiono ĉirkaŭ Dresdeno.

Personoj en rilato al Radebeul[redakti | redakti fonton]

En Radebeul loĝis kaj loĝas multaj artistoj. Plej konata estas la germana aŭtoro Karl May, kiu kun sia edzino Klara dum multaj jaroj loĝis en Radebeul kaj estas entombigita tie. En lia iama vilao hodiaŭ troviĝas la Karl-May-Muzeo.

En Radebeul ankaŭ loĝis la germana bankoficisto kaj Esperantisto Walter Ranft, fondinto kaj gvidanto de Komercista Esperanto-Unio (KEU, 1922-1936) kaj eldonisto de ties organo "La Komerco" (1929-1936).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la urbodomo
vilao Shatterhand de la verkisto Karl May
kastelo Wackerbarth