Walter Ranft

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Walter RANFT, naskiĝis la 2-an de aprilo 1892 en Niederlößnitz (hodiaŭ urboparto de Radebeul apud Dresdeno), mortis la 28-an de septembro 1969, estis germana bankoficisto kaj esperantisto de 1911.

Veninte al Dresdeno en 1920 li unuigis la tieajn grupojn al 500-membra societo, kies prezidanto li estis dum kelkaj jaroj. Afergvidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA) de 1920 ĝis 1924. Ranft fondis en 1922 la Komercistan Esperanto-Union (KEU) en Dresden-Radebeul, kies prezidanto li estis, kaj redaktis ties bultenon „La Komerco“ (1929-1936).

Lian cindrigon akompanis Esperantlingva meso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Titolpaĝo de unu el la lastaj eldonoj de "La komerco Arkivigite je 2015-11-04 per la retarkivo Wayback Machine" antaŭ la fakta malpermeso de Esperanto en nazia Germanio en 1936 (kun klariga teksto en la germana)