Neil Armstrong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Neil Alden Armstrong
Neil Alden
Neil Alden Armstrong
Persona informo
Nomo Neil Alden Armstrong
Dato de naskiĝo 5-a de aŭgusto 1930 [#]
Loko de naskiĝo Wapakoneta [#]
Dato de morto 25-a de aŭgusto 2012 [#]
Loko de morto Cincinnati [#]
Okupo kosmonaŭto
Aĝo je morto 81
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Neil Alden ARMSTRONG [nil alden armstrong] (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1930, mortis la 25-an de aŭgusto 2012 en la aĝo 82 jaroj), estis usona testfluga piloto kaj kosmonaŭto. Li estis la unua homo sur la Luno per la misio Apollo 11. Li estis ankaŭ aerospaca inĝeniero, ŝipoficiro, kaj universitata profesoro. Antaŭ iĝi kosmonaŭto, Armstrong estis oficiro en la Usona mararmeo kaj servis en la Korea Milito. Post la milito, li akiris sian bakaulaŭran gradon ĉe la Universitato Purdue kaj servis kiel testopiloto ĉe la Altrapida Flugostacio de la National Advisory Committee for Aeronautics (NACA, kie li faris ĉirkaŭ 900 flugojn. Li poste kompletigis la gradajn studojn ĉe la Universitato de Suda Kalifornio.

Partopreninte en la spachomaj programoj Man in Space Soonest de la Usona Aerarmeo kaj X-20 Dyna-Soar, Armstrong aliĝis al la Kosmonaŭta Korpuso de NASA en 1962. Li faris sian unuan spacflugon kiel komandanta piloto de Gemini 8 en Marto 1966, iĝante la unua civila kosmonaŭto de NASA kiu flugis en spaco. Li plenumis la unuan ŝipkunigon de du kosmoveturiloj, kun la piloto David Scott.[1] Tiu misio estis haltigita post Armstrong uzis iome da sia reenirkontrolan fuelon por eviti danĝeran turniĝon kaŭzitan de ŝtopita motoro, en la unua dumfluga spaca krizo.

La dua kaj lasta kosmoflugo de Armstrong estis kiel komandanto de Apollo 11, nome la unua homenhava surluniga misio en Julio 1969. Armstrong kaj la piloto Buzz Aldrin de la Luna Modulo descendis sur la lunan surfacon kaj pasigis du horojn kaj duono ekster la kosmoveturilo, dum Michael Collins restis en luna orbito komandante la Modulon. Kun Collins kaj Aldrin, Armstrong ricevis la Prezidentan Medalon de Libereco el la Prezidento Richard Nixon. Prezidanto Jimmy Carter prezentis al Armstrong la Kongresan Spacmedalon de Honoro en 1978. Armstrong kaj liaj kunŝipanoj ricevis la Kongresan Ormedalon en 2009.

Armstrong mortiĝis en Cincinnati, Ohio, la 25an de Aŭgusto, 2012, je la aĝo de 82, post komplikaĵoj el koronaria kirurgio.[2][3]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Foto de Neil Armstrong, Julio 1969, en spaca vesto sen kasko.

Neil Armstrong naskiĝis al Stephen Koenig Armstrong kaj Viola Louise Engel en la Kantono Auglaize, ĉe Wapakoneta, Ohio.[4][5] Li estis de skota, irlanda, kaj germana praularo,[6][7] kaj havis du pli junajn idojn, June kaj Dean. Stephen Armstrong laboris kiel aŭditisto[8] por la registaro de la ŝtato Ohio; la familio moviĝis ĉirkaŭ la ŝtato ripete post la nasko de Armstrong, vivante en 20 urboj. La emo de Neil al flugado kreskiĝis dum tiu tempo, kaj kreskiĝis el frua starto kiam sia patro portis sian dujaran filon al Klevelandaj Aerkuradoj. Kiam li estis kvinjaraĝa, li espertis sian unuan aviadilan flugon en Warren, Ohio, la 20an de Julio, 1936, kiam li kaj sia patro veturis per Forda Trimotoro, konata anakŭ kiel "Tin Goose" (ladansero).[9]

La lasta movo de lia patro okazis en 1944, reen al la naskoloko de Neil, Wapakoneta, en la Kantono Auglaize. Armstrong ĉeestis en la Altlernejo Blume kaj komencis lecionojn de flugado ĉe la flughaveno de Wapakoneta.[5] Li akiris studentan flugatestilon en sia 16a naskiĝtago, poste sole flugis poste en Aŭgusto; ĉio antaŭ havi ŝoforpermesilon.[10]

Kiel junulo li estis skolto kaj atingis la rangon de agloskolto. Kiel plenkreskulo, li estis agnoskita de la Usonaj Skoltoj per la Premio de la Distingita Agloskolto kaj per la Premio de la Arĝenta Bubalo.[11] La 18an de Julio, 1969, flugante al la Luno ene de la Columbia, Armstrong salutis la skoltojn: "Mi ŝatus saluti al ĉiuj miaj geskoltoj ĉe la Ŝtata Parko Farragut en Idaho kie ili havas Nacian Ĵamboreon tiun ĉi semajnon; kaj Apollo 11 ŝatus sendi al ili plej bonajn dezirojn". Houston reagis: "Dankon, Apollo 11. Mi certas ke sed ili ne aŭdis tion, ili tenos la vorton pere de la novaĵoj. Certe aprezu tion."[12]

Armeservo[redakti | redakti fonton]

En la milito kontraŭ Koreio li servis kiel milit-aviadisto kaj poste li kiel civila testfluga piloto laboris por NASA. En la jaro 1962 NASA elektis lin astronaŭto. Dum pluraj jaroj li estis rezerva piloto por diversaj kosmo-programoj. La 12-an de marto 1966 li faris sian unuan flugon en la kosmon, kadre de la Gemini-8-programo, kiun li gvidis. Dum tiu ĉi programo li kaj lia kolego David Scott unuafoje kuplis du kosmoŝipojn en la kosmo. En 1968 Armstrong servis kiel komandanto por la anstataŭanta teamo de la programo Apollo 8. En 1969 li gvidis la programon Apollo 11, kiu atingis la lunon.

Dum la surluniĝo kun sia kolego Buzz Aldrin, la 20-an de julio 1969, li transprenis la stiradon de la surluniĝa kapsulo Eagle. La tria kolego, Michael Collins, dume restis en la kosmoŝipo. Ses horojn post la atingo de la luna surfaco, Armstrong kiel unua forlasis la kapsulon kaj surpaŝis la lunon. Dume li diris la neforgeseblajn vortojn: That's a small step for [a] man, one giant leap for mankind. (= Tio estas malgranda paŝo por homo, sed granda salto por la homaro.)

Post la retiriĝo el NASA li ekde 1971 okupis profesoran postenon en la universitato de Cincinnati. De 1985 ĝis 1986 li estis en la nacia komisiono pri kosmoveturado, kaj en 1986 li fariĝis dua prezidanto de la komisiono ekzamenanta la eksplodon de la kosmoŝipo Challenger.

Skipo de Apollo 11. Armstrong, Michael Collins kaj Buzz Aldrin.

Armstrong en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono kiu vidigas mirindaĵojn kaj fine prezentas la historian gravon de Armstrong, kiu iĝos venonta ĉiĉerono:

Citaĵo
 
Dum ili superflugas la kabon Kanaveralan,
malantaŭ hela nubo proksimen venas amike
novtempa korpo kosma. Baldaŭ sin turnas al Uttu
tiel Nezaŭhtezoma: -Jen la figuro de Nejlo
Armstrong, kiu senmovan sablon de l'Luno surpaŝos,
l'unuan astron ekster tero de iu homido
paŝotan, kio efektivos komenco de multaj
esploroj universaj. Nun li informe kunulos.[13] 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gemini 1965–1966. Spacecollection.info. Alirita 14a de Majo, 2011.
  2. Neil Armstrong's Death—a Medical Perspective”, Scientific American. Alirita 30a de Decembro, 2012.. 
  3. "Space legend Neil Armstrong dies", CNN. Kontrolita 30a de Decembro, 2012.
  4. History of Wapakoneta (or is it Wapaghkonnetta?). City of Wapakoneta, Ohio. Alirita 25a de Aŭgusto, 2012.
  5. 5,0 5,1 Hansen 2005, pp. 49–50.
  6. . Distant Irish relatives mourn moonwalker Neil Armstrong (27a de Aŭgusto, 2012). Alirita 26a de Marto, 2015.
  7. . Ulster Scots' Eagle fails to take off (28a de Majo, 2004). Alirita 26a de Marto, 2015.
  8. "Neil Armstrong grants rare interview to accountants organization", CBC News, 24a de Majo, 2012. Kontrolita 24a de Majo, 2012.
  9. Project Apollo: Astronaut Biographies. NASA. Alirita 12a de Majo, 2011.
  10. KOESTLER-GRACK, Rachel A.. (2009) Neil Armstrong. Gareth Stevens. ISBN 1-4339-2147-2.
  11. "Distinguished Eagle Scouts" (PDF). Boy Scouts of America. [1] Alirita la 23an de Majo, 2016.
  12. "Apollo 11 - Day 3, part 2: Entering Eagle - Transcript". NASA. [2]. Alirita la 23an de Majo 2016.
  13. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 128.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cambridge Biographical Dictionary (1990). Cambridge: Cambridge University Press.
  • Chaikin, Andrew (1995). A Man on the Moon : The Voyages of the Apollo Astronauts. Penguin books. ISBN 978-0140241464.
  • Cornish, Scott; Rahman, Tahir; McLeon, Bob; Havekotte, Ken; Reznikoff, John. "Neil Armstrong Signature Exemplars". CollectSpace.com. Retrieved May 14, 2011.
  • Francis, French; Burgess, Colin (2007). "A Challenging Journey to Tranquility, 1965–1969". In the Shadow of the Moon.
  • Hansen, James R. (2005). First Man: The Life of Neil A. Armstrong. Simon & Schuster. ISBN 978-0743256315.
  • Jones, Eric (1995). "One Small Step". Apollo 11 Lunar Surface Journal. NASA. Retrieved May 14, 2001.
  • Kranz, Gene (2000). Failure is not an Option: Mission Control From Mercury to Apollo 13 and Beyond. Simon & Schuster. ISBN 978-0783556758.
  • Nelson, Craig (2009). Rocket Men: The Epic Story of the First Men on the Moon. New York, New York: John Murray. ISBN 978-0-670-02103-1.
  • Smith, Andrew (2005). Mondust: In Search of the Men Who Fell to Earth. London: Bloomsbury. ISBN 0-7475-6368-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Neil Armstrong en la angla Vikipedio.