Projekto Gemini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Desegno de kosmoŝipo Gemini.

La Projekto Gemini (Ĝemeloj) estis la dua homa spacvojaĝada programo de NASA. Kondukite inter projektoj Merkuro kaj Apollo, Gemini komencis en 1961 kaj finis en 1966. Gemini-kosmoŝipoj portis du-astronaŭtan skipon. La Ĝemel-skipoj flugis malaltajn terorbitojn - el kiuj (LEO) misioj inter 1965 kaj 1966, metis Usonon en la antaŭecon dum la kosmokonkuro de la Malvarma Milito kontraŭ Sovetunio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lanĉilo Gemini-Titan lanĉas Gemini 8 al orbito, 16a de Marto, 1966.

La celo de Gemini estis la evoluo de spacvojaĝaj teknikoj por apogi la misiojn de Apollo kiuj celis meti astronaŭtojn sur la Lunon. Ĝi prezentis misiojn kiuj sufiĉe ekskursis al la Luno kaj reen, perfektigis laborojn ekster la kosmoŝipo pere de eksterveturila agado (EVA), kaj iniciatis la enorbitajn manovrojn necesajn por realigi spacrendevuon kaj ŝipokunigon. Havinte tiujn novajn teknikojn pruvitaj fare de Gemini, Apollo povis okupiĝi pri sia ĉefa misio sen farado de tiuj fundamentaj esploradaj operacioj.

Ĉiuj Gemini-flugoj estis lanĉitaj de Lanĉa Komplekso 19 (LC-19) en Cape Kennedy Air Force Station en Florido. Ilia lanĉo-veturilo estis la Gemini-Titan-II, modifita interkontinenta balistika misilo (ICBM).[1] Gemini estis la unua programo se temas pri uzi la ĵuskonstruitan Mission Control Center en la Houston Manned Spacecraft Center por flugkontrolo.[2]

La astronaŭtaj grupoj kiuj plenumis Gemini-projekton estis la "Merkur-Sepopo", " La Nov-Naŭ", kaj la grupo de 1963. Dum la programo, tri astronaŭtoj mortis en kraŝoj dum trejnado, inkluzive de la ĉefa skipo por Gemini 9. Tiu misio estis farita de la rezervoskipo, kaj tio estis la nura fojo kiam tio okazis en la historio de NASA ĝisnune.

Gemini estis tiom sufiĉe fortika ke la Usona Aera Forto planis uzi ĝin por la programo de homorbita laboratorio Manned Orbital Laboratory (MOL), kiu poste estis nuligita. La ĉefa dezajnisto de Gemini, Jim Chamberlin, ankaŭ elpensis detalajn planojn por misioj cislunaj kaj alluniĝaj malfrue en 1961. Li kredis ke Gemini povis elfari lunajn operaciojn antaŭ Projekto Apollo, kaj kostus malpli. La stabanaro de NASA ne aprobis tiujn planojn. En 1969, McDonnell-Douglas proponis projekton "Granda Gemini" kiu povus esti uzita por transporti ĝis 12 astronaŭtojn al la laŭplanaj kosmostacioj en la Apollo Applications Project (AAP). La nura AAP-projekto financita estis Skylab - kiu uzis ekzistantajn kosmoŝipojn kaj hardvaron - tiel eliminante la bezonon de Big Gemini.

Flugoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La nura kosmoŝipo Gemini kiu ne estis sur Titan II estis la re-flugo de Gemini 2 por homa orbitlaboratoria testo en 1966, kiu uzis Titan IIIC
  2. Gemini 3 uzis la Mercury Control Center de Cape Kennedy por flugokontrolo, ĉar la nova centro estis ankoraŭ en testa statuso. Gemini 4 estis la unua kiu estis gvidita el Houston, kun helpo de la Kontrolo de Merkurio. El Gemini ĝis nuntempe, ĉiuj flugoj estas kontrolitaj el Houston.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Farmer, Gene; Hamblin, Dora Jane (2004). First On the Moon: A Voyage With Neil Armstrong, Michael Collins and Edwin E. Aldrin, Jr. Boston: Little, Brown and Company. ISBN 978-0-7607-5510-5.
  • French, Francis; Brugess, Colin (2007). In the Shadow of the Moon: A Challenging Journey to Tranquility, 1965-1969. Lincoln, Nebraska: University of Nebraska. ISBN 978-0-8032-1128-5.
  • Gainor, Chris (2001). Arrows to the Moon: Avro's Engineers and the Space Race. Burlington, Ontario: Apogee Books. ISBN 978-1-896522-83-8.
  • Gatland, Kenneth (1976). Manned Spacecraft (dua eld.). New York: Macmillan.
  • Hacker, Barton C.; Grimwood, James M. (1977). On the Shoulders of Titans: A History of Project Gemini (PDF). NASA SP-4203. Washington, D.C.: National Aeronautics and Space Administration. Alirita 2015-01-02. [1]
  • Harland, David M. (2004). How NASA Learned to Fly in Space: An Exciting Account of the Gemini Missions. Burlington, Ontario: Apogee Books. ISBN 978-1-894959-07-0. [2] Alirita 2015-01-03.
  • Kranz, Gene (2001). Failure Is Not an Option: Mission Control from Mercury to Apollo 13 and Beyond. New York: Simon & Schuster. ISBN 978-0-7432-0079-0. [3] Alirita 2015-01-03.
  • Murray, Charles A.; Cox, Catherine Bly (1989). Apollo: The Race to the Moon. New York: Simon & Schuster. ISBN 978-0-671-61101-9.
  • Shayler, David J. Gemini, Springer-Verlag Telos, 2001, ISBN 1-85233-405-3
  • Tomayko, James E. (1988). "The Gemini Digital Computer: First Machine in Orbit". Computers in Spaceflight: The NASA Experience. Washington, D.C.: National Aeronautics and Space Administration. [4] Alirita 2015-01-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]