Aleksej Kosigin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kosigin ĉe la Pintokonferenco de Glasboro, 23a de Junio 1967.

Aleksej Nikolajeviĉ Kosigin (en rusa: Алексей Николаевич Косыгин, en latinliterigo, Aleksej Nikolajevič Kosygin; IPA: [ɐlʲɪˈksʲej nʲɪkɐˈlajɪvʲɪtɕ kɐˈsɨɡʲɪn]; 21a de Februaro [laŭ malnova stilo, 8a de Februaro] 1904 – 18a de Decembro 1980) estis sovet-rusa ŝtatestro dum la Malvarma Milito.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kosigin naskiĝis en la urbo Sankta Peterburgo en 1904 al rusa laborist-klasa familio. Li estis rekrutita por laborarmeo dum la Rusia Enlanda Milito, kaj post la malarmigo de la Ruĝa Armeo en 1921, li laboris en Siberio kiel industria administranto. Kosigin revenis al Leningrado en la komenco de la 1930-aj jaroj kaj faris sian vojon en la sovetunia hierarkio. Dum la Granda Patriota Milito (Dua Mondmilito), Kosigin estis membro de la Ŝtatdefenda Komitato kaj ricevis la taskon translokigi sovetan industrion ekster la teritorioj konkerotaj de la Germana Armeo. Li servis kiel Ministro de Financo dum unu jaro antaŭ iĝi Ministro de Malpeza Industrio kaj poste, Ministro de Malpeza kaj Nutra Industrio. Stalin forigis Kosigin el la Politburoo unu jaron antaŭ sia propra morto en 1953, intence malfortigante la situacion de Kosigin ene de la soveta hierarkio.

Regado[redakti | redakti fonton]

Post la lukto por la povo okazinta post la morto de Stalin en 1953, Nikita Ĥruŝĉev iĝis la nova estro. La 20an de Marto 1959, Kosigin estis nomumita al la posteno de Proparolanto de la Ŝtata Plankomitato (Gosplan), posteno kiun li tenos dum iom pli ol unu jaro. Kosigin poste iĝis Unua Diputato proparolanto de la Konsilio de Ministroj. Kiam Ĥruŝĉev estis anstataŭata en 1964, Kosigin kaj Leonid Breĵnev iĝis Ĉefministro kaj Unua Sekretario respektive. Kosigin, kun Breĵnev kaj Nikolaj Podgornij, nome Proparolanto de la Prezidio de la Supera Soveto, estis membro de la ĵus establita kolektiva estreco. Kosigin iĝis unu el la du ĉefaj povotenantoj ene de la sovetunia hierarkio, dum la alia estis Breĵnev, kaj li kapablis iniciati la malsukcesan ekonomian reformon de 1965, kutime referencata simple kiel la Kosigina reformo. Tiu reformo, kun sia pli malferma sinteno por solvi la aferon de la Praga Printempo (1968), faris Kosiginon unu el la plej liberalaj membroj de la pinta estreco.

Karierfino[redakti | redakti fonton]

Pli konservativaj membroj de la pinta estreco vidis kelkajn el la politikoj de Kosigin kiel tro radikalaj, sed ili neniam kapablis elpostenigi lin kiel ĉefministro, kvankam li kaj Breĵnev ne ŝatis unu la alian. Ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj, Breĵnev estis plifirmiginta sufiĉe sian povon por haltigi ajnan "radikalan" reformecan klopodon fare de Kosigin. En 1980, Kosigin retiriĝis el la posteno pro malbona sano, kaj mortiĝis du monatojn poste en la 18a de Decembro 1980.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brown, Archie (2009). The Rise & Fall of Communism. London: Bodley Head. ISBN 978-0-224-07879-5.
  • Bacon, Edwin; Sandle, Mark (2002). Brezhnev Reconsidered. Palgrave Macmillan. ISBN 978-0333794630.
  • Bothwell, Robert; Granatstein J.L. (1991). Pirouette: Pierre Trudeau and Canadian Foreign Policy. University of Toronto Press. ISBN 978-0802057808.
  • Central Asian Research Centre (1979). USSR and Third World. 8. Indiana University: Central Asian Research Centre.
  • Chauhan, Sharad (2004). Inside CIA: Lessons in Intelligence. APH Publishing. ISBN 9788176486606.
  • Colman, Jonathan (2004). A 'special relationship'?: Harold Wilson, Lyndon B. Johnson and Anglo-American relations 'at the summit', 1964–68. Manchester University Press. ISBN 0719070104.
  • Coughlin, Con (2005). Saddam: His Rise and Fall. Harper Perennial. ISBN 978-0060505431.
  • Daniels, Robert Vincent (1993). A Documentary history of Communism in Russia: from Lenin to Gorbachev (3rd ed.). UPNE. ISBN 978-0874516166.
  • Daniels, Robert Vincent (1993). The End of the Communist Revolution. Routledge. ISBN 978-0415061506.
  • Dannenberg, Julia von (2008). The Foundations of Ostpolitik: The Making of the Moscow Treaty between West Germany and the USSR. Oxford University Press. ISBN 0199228191.
  • Dellenbrant, Jan Åke (1986). The Soviet Regional Dilemma: Planning, People, and Natural Resources. M.E. Sharpe. ISBN 978-0873323840.
  • Elliott, Gregory; Lewin, Moshe (2005). The Soviet Century. London; New York: Verso Books. ISBN 978-1844670161.
  • Ellman, Michael (1989). Socialist Planning (2nd ed.). Cambridge University Press Archive. ISBN 978-0521358668.
  • Gibbons, William (1995). The U.S. Government and the Vietnam War: Executive and Legislative Roles and Relationships, Part IV: July 1965 – January 1968. Princeton University Press. ISBN 978-0691006352.
  • Harrison, Selig S.; Cordovez, Diego (1995). Out of Afghanistan: the Inside Story of the Soviet Withdrawal. New York: Oxford University Press. ISBN 978-0195062946.
  • Law, David A. (1975). Russian Civilization. New York: Ardent Media. ASIN B003RXSA90.
  • Mawdsley, Evan; White, Stephen (2000). The Soviet Elite from Lenin to Gorbachev: The Central Committee and Its Members, 1917–1991. Oxford University Press. ISBN 978-0198297383.
  • Medvedev, Zhores; Medvedvev, Roy (2006). The Unknown Stalin. London: I.B. Tauris. ISBN 978-1585675029.
  • Moss, Walter (2005). A History of Russia: Since 1855. London: Anthem Press. ISBN 978-1-84331-034-1.
  • Robbins, James (2010). This Time We Win: Revisiting the Tet Offensive. Encounter Books. ISBN 978-1594032295.
  • Rutland, Peter (1985). The Myth of the Plan: Lessons of Soviet Planning Experience. Taylor & Francis. ISBN 978-0812690057.
  • Safire, William (1988). Before the Fall: An Inside View of the Pre-Watergate White House. Da Capo Press. ISBN 978-0-306-80334-5.
  • Saikal, Amin (2006). Modern Afghanistan: a History of Struggle and Survival. I.B. Tauris. ISBN 978-1850434375.
  • Service, Robert (2003). The Penguin History of Modern Russia: From Tsarism to the Twenty-first Century (3rd ed.). Penguin Books Ltd. ISBN 978-0141037974.
  • Society for Contemporary Studies (1979). The Contemporary. 23. New Delhi: R.N. Guha Thakurta for Contemporary Journals Ltd. OCLC 1606812.
  • van Dijk, Ruud (2008). Encyclopedia of the Cold War. 2 (1st ed.). Routledge. ISBN 978-0415975155.
  • Wesson, Robert G. (1978). Lenin's Legacy: The Story of the CPSU. Stanford, Calif: Hoover Press. ISBN 978-0817969226.
  • Zemtsov, Ilya (1989). Chernenko: The Last Bolshevik: The Soviet Union on the Eve of Perestroika. Transaction Publishers. ISBN 978-0887382604.
  • Zubok, Vladislav Martinovich (2007). A Failed Empire: the Soviet Union in the Cold War from Stalin to Gorbachev. UNC Press. ISBN 978-0807830987.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]