Ford Motor Company

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ford Motor Company
aŭtomobilo-faranta firmao • negocopublika kompaniovaromarkoholdingo vd
Dum 16-a de junio 1903 - nekonata/nuntempe
Jura formo Delaware corporation
Fondintoj Henry Ford vd
Ĉefestro(j) William Clay Ford vd
Sidejo Dearborn
Lando Usono
Estr(ar)o Jim Farley • Mark Fields • John S. Gray • Henry FordHenry Ford II • Philip Caldwell • Donald Petersen • Harold Arthur Poling • Alexander Trotman, Baron Trotman • Jacques Nasser • William Clay Ford • Alan Mulally • James Hackett
Dungitoj 186 000 (stato: 2020)
Agokampo kamiono • persona aŭto
ISIN-kodo US3453708600
Posedata de Ford family tree vd
filiaj kompanioj Ford Air Transport Service • Ford Global Technologies • Ford Argentina • Ford of Europe • Ford Motor Company Philippines • Ford do Brasil • Ford Motor Ibérica • Ford Motor Company of Japan vd
Posedataj kompanioj Lincoln • Mercury • Carrozzeria Ghia • Samcor • Ford Union • Sterling Trucks • Ford Motor Credit Company • Troller Veículos Especiais • Centra Stacidomo Miĉigano • Ford Otosan • Flat Rock Assembly Plant • Ford Lio Ho Motor • Ford Motor Company Lamp Factory • SS William Clay Ford • Roosevelt Warehouse • Changan Ford Mazda • Ford Rotunda • Ford Sollers • Ford World Headquarters • Ford • Aston Martin • Vignale • Lincoln vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La entrepreno Ford Motor Company, mallonge Ford, estas usona aŭto-produkta konzerno, kiu fondiĝis en 1903 de Henry Ford en Detroit, Michigan. La konzerno agas mondvaste. Ĝi estas konsiderata unu el la "Grandaj 3 de Detroit" automobilaj firmaoj de Usono, kune kun General Motors kaj Chrysler.

La aŭto Modelo T de Ford

La firmao dum la unuaj dek jaroj de sia ekzisto enkondukis la produkto-proceson de muntoĉeno, kiu draste ŝanĝis la laborkondiĉojn en ĉiuj postaj industriaj entreprenoj, kiuj enkondukis tiun sistemon. La aŭtoj de Ford pro la muntoĉena produktado povis produktiĝi multe pli efike kaj malmultekoste ol antaŭe, samtempe ankaŭ en pli fidinda kvalito. La laboristoj profitis de la muntoĉena produktado, se la produktoritmoj estis realismaj, nur streĉiĝis, kiam ili iĝis tro rapidaj.

Nuntempe Ford post la konzernoj General Motors kaj Toyota estas la monde tria plej granda produktanto de aŭtomobiloj. La konzerna sidejo estas en Dearborn, Michigan. Dum novembro 2003 la tri cent miliona (300.000.000-a !) aŭto de Ford produktiĝis en Dearborn - ruĝa kabrioleto de la marko Ford Mustang. Dum 2004 la konzerno mondvaste vendis 6.798.000 aŭtojn.

Al la konzerno krom la marko Ford ankaŭ apartenas la sekvaj aŭtomobilaj markoj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]