Henry Ford la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Ford la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1917 (1917-09-04)
en Detrojto
Morto 29-an de septembro 1987 (1987-09-29) (70-jaraĝa)
en Detrojto
Mortokialo pneŭmonito
Ŝtataneco Usono
Alma mater Hotchkiss School • Universitato Yale
Familio
Patro Edsel Ford
Patrino Eleanor Clay Ford
Frat(in)o William Clay Ford, Sr.
Edz(in)o Cristina Ford • Anne McDonnell • Cristina Ford • Kathleen (?)
Infanoj Edsel Ford II • Charlotte M. Ford • Anne Ford
Okupo
Okupo entreprenisto • industriisto
vdr

Henry Ford la 2-a, angle Henry Ford II, (4a de septembro 1917 – 29a de septembro 1987), foje konata kiel "HF2" aŭ "Hank the Deuce", estis la plej aĝa filo de Edsel Ford kaj plej aĝa nepo de Henry Ford. Li estis prezidento de Ford Motor Company el 1945 ĝis 1960, ĉefa estro (CEO) de 1945 ĝis 1979, kaj proparolanto de la stabanaro de direktoroj el 1960 ĝis 1980.[1] Notinde, sub la gvido de Henry Ford la 2-a, Ford Motor Company en 1956 fariĝis akcia kompanio kun publike aĉeteblaj akcioj. De 1943 ĝis 1950, li ankaŭ oficis kiel prezidanto de Ford Foundation.

Kiam Edsel Ford mortis pro kancero en 1943, estante nur 49-jaraĝa, Henry Ford teorie reprenis kontrolon de la kompanio, sed serio de atakoj fine de la 1930-aj jaroj estis lasinta lin pli kaj pli malfortiĝinta, kaj lia mensa kapablo estis velkiĝinta. Ford estis iom post iom apartigita, kaj aliaj faris decidojn lianome.[2] La kompanio estis fakte kontrolita de grupeto de veteranaj estroj estrata de Charles Sorensen, grava inĝeniero kaj produktestro de Ford; kaj Harry Bennett, la estro de la Servunuo de Ford, nome paramilita forto kiu spionis kaj trudis disciplinon al la dungitoj de Ford. Ford ĵaluzis pro la aklamo kiun Sorensen ricevis kaj forigis Sorensen en 1944.[3] La malkapablo de Ford kondukis al diskutoj en Vaŝingtono pri kiel restaŭri la kompanion, ĉu per milittempa registara dekreto aŭ per instigo al ia puĉo inter estroj kaj direktoroj.[4] Nenio okazis ĝis 1945 kiam antaŭ serioza risko de bankroto, la edzino de Ford nome Clara kaj la vidvino de Edsel nome Eleanor frontis lin kaj postulis la cedon de la kontrolo de la kompanio al sia nepo Henry Ford la 2-a. Ili minacis per la forvendo de ilia havaĵo, kiu estis tri kvaronoj de la totala kunhavaĵo de la kompanio, se li estus malakceptinta. Ford laŭ informoj koleriĝis, sed li ne havis elekton: devis cedi.[5][6] La junulo ekkontrolis kaj lia unua decido estis maldungi Harry Bennett.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Henry Ford". Arkivita el la originalo la 13an de februaro, 2007. Alirita la 14an de januaro, 2020. "Henry Ford resigned for the second time at the end of World War II. His eldest grandson, Henry Ford II, became president on Sept. 21, 1945. Even as Henry Ford II drove the industry's first postwar car off the assembly line, he was making plans to reorganize and decentralize the company to resume its prewar position as a major force in a fiercely competitive auto industry. Henry Ford II provided strong leadership for Ford Motor Company from the postwar era into the 1980s. He was president from 1945 until 1960 and chief executive officer from 1945 until 1979. He was chairman of the board of directors from 1960 until 1980, and remained as chairman of the finance committee from 1980 until his death in 1987."
  2. Watts, The People's Tycoon (2005) p. 503
  3. Watts, The People's Tycoon (2005) pp. 522–25
  4. Sorensen 1956, paĝoj 324–333.
  5. Yates, Brock. "10 Best Moguls", en Car and Driver, 1/88, p. 45.
  6. Watts, The People's Tycoon (2005) pp. 522–27

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Foust, James C. (1997). "Mass-produced Reform: Henry Ford's Dearborn Independent". American Journalism. 14 (3–4): 411–424. doi:10.1080/08821127.1997.10731933.
  • Nevins, Allan; Frank Ernest Hill (1957). Ford: Expansion and Challenge, 1915–1933. New York: Charles Scribners' Sons.
  • Sorensen, Charles E.; kun Williamson, Samuel T. (1956), My Forty Years with Ford, New York, New York, USA: Norton, LCCN 56010854. Various republications, including ISBN 9780814332795.
  • Watts, Steven. The People's Tycoon: Henry Ford and the American Century (2005)