Amindumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Ĝentila momento en la ĝardeno" pentrita de Federico Andreotti.

Amindumoflirto, koketo, estas homa interago kiu kutime signifas romantikanseksan intereson por la vidalvidulo. Ĝi precipe konsistas el interparolado en kiu unu aŭ ambaŭ uloj strebas proksimiĝi fizike aŭ rilate al la partnero, sed ankaŭ la korpa lingvaĵo kaj la mallongaj fizikaj tuŝoj tre gravas.

La celo de tia kontakto estas aŭ plua proksimiĝo por povi decidi pri ebla rilato aŭ jam la volo de unu aŭ ambaŭ koramikiĝi kun la alia, aŭ nur seksumi. Tiukaze, amindumado rapide fariĝas antaŭludo.

Amindumo povas konsisti el :

  • interrigardo kaj ekrigardoj, okulumi;
  • senafekta tuŝo;
  • perpiedumi: perpiede atentigi iun (sub tabloj, ktp…);
  • diversaj signoj kiel tuŝi siajn kapharojn;
  • ŝerce taŭzi iun;
  • provokema pozo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri flirto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-25.