Enamiĝinteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enamiĝinteco, bildigita per la ilustraĵo Spring de Pierre Auguste Cots el la jaro 1873
Paro enamiĝinta en Ganao
Ilustrita bildo en Mahābhārata - rolulino Ulupi enamiĝinta kun Arĝuna

Enamiĝinteco estas intensa sento de altiro al alia homo. Laŭ la perspektivo de la psikologio enamiĝintecon akompanas mallarĝiĝo de la konscio, kiu favoras misjuĝojn pri la objekto de tiu sento. Oni emas pretervidi mankojn de la alia homo aŭ percepti tiun speciale pozitiva. Enamiĝinteco ne estas longadaŭra stato. Ĝi iom post iom malaperas aŭ sin transformas je amo. La emocio de enamiĝinteco povas esti unudirekta, do ne respondita.

La procezo de la enamiĝo kaj ties sekvoj en la menso kaj vivo de la homoj ludis ĉiam gravan rolon en literaturo, teatro kaj aliaj artoj. Foje tiu temo estas kerna en specifaj tipoj de verkoj, epokojskoloj, ekzemple en Romantikismo.

Skalo de la pasia amo[redakti | redakti fonton]

En psikologia esplorado, estas akcepteble uzi la skalon de la pasia amo por mezuri la intensecon de emocioj dum enamiĝo. Ĉi tiu skalo ankaŭ estas bona por mezuri sentojn en pli postaj stadioj de romantika amo, tamen respondantoj kutime taksas sin precipe alte sur ĉi tiu skalo kiam ili estas enamiĝantaj. Ĉiu ŝtupo sur la skalo povas ricevi takson de 1 ĝis 9, laŭ kiom ĝusta ĝi estas laŭ la respondanto.

Laŭ ĉi tiu skalo, la komponantoj de enamiĝo estas obsedo, kiu estas sufiĉe simila al patologia situacio de obseda-kompulsia malsano, idealigo[1], deziro koni la alian kaj esti konata de li, seksallogo, negativaj sentoj kiam aferoj iras ne glate aŭ eĉ malbone, fizika ekscitiĝo, deziro al reciprokeco, deziro al kuniĝo kaj kompleteco, provoj diagnozi la sentojn de la alia, provizante helpon al la alia kaj provante konservi fizikan proksimecon.

La skalaj ŝtupoj estas:

  • Ekde la rilato kun mia amato komenciĝis, miaj sentoj estas kiel onda fervojo
  • Mi sentos min malespera, se mia amato forlasos min
  • Kelkfoje, mia korpo tremas pro ekscito ĉe la vido de mia amato
  • Mi ĝuas studi la movojn kaj angulojn de la korpo de mia amato
  • Mi ne povas regi miajn pensojn. Ili estas obseditaj de mia amato.
  • Mi sentos ĝojon, se mi faros ion, kio feliĉigos mian amaton
  • Mi preferus resti en kuneco de mia amato ol en kuneco de iu alia persono
  • Mi estus ĵaluza, se mi pensus, ke mia amato enamiĝas al alia persono
  • Neniu povas ami mian amaton kiel mi
  • Mi havas deziron scii ĉion kion mi povas pri mia amato
  • Mi volas mian amaton ĉiumaniere - fizike, emocie kaj mense
  • Mi volas ami mian amaton eterne
  • Profunda rigardo en la okulojn de mia amato igas min "fandi"
  • Mi havas neelĉerpeblan apetiton por amo de mia amato
  • Por mi, mia amato estas la perfekta romantika partnero
  • Mia korpo reagas, kiam mia amato tuŝas min
  • Mi havas senton de tenero al mia amato
  • mia amato povas alporti al mi pli da ĝojo ol iu ajn alia homo
  • Mia objekto de amo estis ĉiam en miaj pensoj
  • Se mi estas disigita de mia amato dum longa tempo, mi sentos min profunde soleca
  • Kelkfoje estas malfacile por mi koncentriĝi pri mia laboro, ĉar mia amato estas en miaj pensoj.
  • Scii, ke mia amato zorgas pri mi, igas min senti min kompleta
  • Mi volas, ke mia amato konu min - miajn pensojn, miajn timojn kaj miajn esperojn
  • Mi havas fortan deziron trovi signojn, kiuj indikas la amon de mia amato al mi
  • Se mia amato trapasas malfacilan tempon, mi forlasos miajn okupojn kaj faros ĉion por helpi lin
  • Ĉeestante kun mia amato ekestas en mi viglaj sentoj
  • En la ĉeesto de mia amato, mi sopiras tuŝi kaj esti tuŝita
  • Ekzisto sen mia amato estus malgaja kaj morna
  • Mi havas fortan altiron al mia amato
  • Intensa deprimo frapas min, kiam aferoj ne bone iras kun mia amato

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La biologia-hormona procezo de la enamiĝinteco estas sendependa de nia kapablo pensi racie.
Ne estas ebla al ni kalkuli ĝian daŭron;
ĝia intenso povas ensorĉi nin dum tuta vivo aŭ detrui nin. 
— Konrad W. Spray

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]