Klano Armstrong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la klano Armstrong. Por informoj pri la samnoma familinomo, vidu la artikolon Armstrong.
Armstrong tartano

La Klano Armstrong estas skota klano de Malaltaj Teroj en la Skotaj Limoj.[1] Tiu klano ne havas nun ĉefon agnoskita de la Lord Lyon King of Arms kaj tiele ĝi estas konsiderata duaranga klano.[1]

Langholm estas la tradicia sidejo de la klano Armstrong, kiu estas nune reprezentata tutmonde de la oficiala Clan Armstrong Trust. Hejmo de la klano Armstrong estas la Turo Gilnockie 2.3 km (1.4 m) norde de Canonbie.

En 1972, Neil Armstrong estis bonvenigita en la urbo Langholm, Skotlando, nome la tradicia sidejo de la klano Armstrong; li estis farita la unua libera homo de la burgh, kaj deklaris feliĉe la urbon kiel sia hejmo.[2] La Pacjuĝisto legis el nevalida 400-jaraĝa leĝo kiu postulis lin pendumi ajnan Armstrong trovita en la urbo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Way, George and Squire, Romily. (1994). Collins Scottish Clan & Family Encyclopedia. (Foreword by The Rt Hon. The Earl of Elgin KT, Convenor, The Standing Council of Scottish Chiefs). pp. 352 - 353.
  2. Johnston, Willie, "Recalling Moon man's 'muckle' leap", BBC News, 20a de Julio 2009. Kontrolita 20a de Julio 2009.
  3. Hansen 2005, p. 13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]