Kentukio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kentucky)
Kentukio
Ŝtato
Flago
subŝtato de Usono [+]

LandoUsono

Supermara alteco230 m [+]
Koordinatoj38° N, 85° U (mapo)37.5-85Koordinatoj: 38° N, 85° U (mapo)
ĈefurboFrankfort
- koordinatoj38° N, 85° U (mapo)37.5-85Koordinatoj: 38° N, 85° U (mapo) [+]
Plej alta punktoBlack Mountain [+]
Plej malalta punktoKantono Misisipo [+]
Areo104 659 km² (10 465 900 ha) [+]

Loĝantaro4 505 836 [+] (1-a de aprilo 2020)
Denseco43,05 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroAndy Beshear
(ekde 10-a de decembro 2019)

Horzonoorienta horzono de Nordameriko (UTC-5), Ameriko/Nov-Jorko [+]
ISO 3166-2US-KN

Kentukio (Tero)
Kentukio (Tero)

Kentukio (Usono)
Kentukio (Usono)
DEC

Map
Kentukio

Vikimedia Komunejo:  Kentucky [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Kentukio (angle Kentucky [kenTAki]) estas la 15-a ŝtato de Usono. Kentukio iam estis parto de Virginio. Dek konstituciaj kongresoj okazis ĉe la kortumejo de Konstitucia Placo en Danville, Kentukio, inter 1784 kaj 1792. En 1790, kentukiaj delegitoj akceptis la preskribojn de Virginio por apartiĝo, kaj la ŝtata konstitucio verkiĝis ĉe la fina kongreso en aprilo 1792. La 1-an de junio, 1792, Kentukio iĝis la 15a ŝtato de la unio kaj Isaac Shelby, heroo de la usona revolucio, elektiĝis kiel la unua ŝtatestro de la Regno de Kentukio.

Ŝtata Birdo: Kardinalbirdo
Ŝtata Floro: Solidago (angle, Goldenrod)
Ŝtata Ĉefurbo: Frankfort

Kentukio, ankaŭ konata kiel "La Bluherba Ŝtato", apudas Okcidenta Virginio, Virginio, Tenesio, Misurio, Ilinojo, Indianao, kaj Ohio. Estas kvar ĉefaj regionoj: la Montaro Cumberland kaj Ebenaĵo Cumberland en la sudoriento, la nord-centra Bluherba Regiono, kaj la okcidenta Ebenaĵo Pennroyal.

Kentukio kaj ĝia loĝantaro eble estas plej konataj pro siaj purrasaj ĉevaloj kaj ĉevalkonkursoj, lokaj distilejoj, kaj senbrida fanatikemo por basketbalo de la Universitato de Kentukio. Kentukio estas la hejmo de la fama Kentukia Ĉevalvetkuro.

La plej granda urbo en Kentukio estas Louisville (esperantigita kiel Luizvilo) kiu ankaŭ havas la plejgrandan metropolan loĝantaron.

Rimarkindaj Kentukianoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]