Jefferson Davis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jefferson Davis, Prezidento de la Konfederaciitaj Ŝtatoj

Jefferson Finis DAVIS IFA: [dʒɛf ɛɹ' sɪ:n deɪ:'vɪs] (naskiĝinta la 3-an de junio 1808, mortinta la 6-an de decembro 1889) estis usona ŝtatisto, kiu estis ankaŭ la sola prezidanto de Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko

Jefferson Davis naskiĝis en farmdomo en Fairview, Kentukio. Li nomiĝis Jefferson en honoro de usona prezidanto, Thomas Jefferson. Lia familio traloĝigis al Misisipio, kiam li estis juna knabo. Li iris al Transylvania Universitato en Leksingtono, Kentukio kaj li poste iris al West Point, la oficiala usona soldatakademio.

Post lia militista trejnado, Davis havis seriojn de malgravaj armeaj taskoj. En 1835 li demisiis sian armean taskon por edziĝi al la filino de Zachary Taylor, sed nur tri monaton pli malfrue, lia edzino mortis.

Li gajnis elekton al Usona Domo de Reprezentantoj en 1845. Unu jaron pli malfrue, Davis demisiis por envarbiĝi la armeon por batali en la Meksika-Usona Milito. Post la milito, prezidanto Franklin Pierce enoficigis Davis-on kiel la Milita Ministro.

En 1857 Davis gajnis sidejon en la Usona Senato. En tiu ofico li proparolis la rajtojn de sklavoposeduloj kaj la suverenecon de la ŝtatoj.

Kun la elekto de Abraham Lincoln en 1860 la sudaj ŝtatoj malfideliĝis por formi Konfederaciitajn Ŝtatojn de Ameriko. La suda ribelo komencis la Usonan Enlandan Militon. La Konfederacistoj elektis Davis-on por la prezidanto de la nova lando.

Malgraŭ serioj de fruaj batilaj gajnoj, la Konfederaciitaj Ŝtatoj ne povis kontraŭstari la superan militan kaj industrian fortecon de usona armeo. En 1865 Generalo Robert E. Lee kapitulacis.

Por 2 jaroj Davis estis en malliberejo. En 1867 sen juĝado Davis estis liberata.

Jefferson Davis mortis en 1889 en Nov-Orleano, Luiziano.