Fianĉiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fianĉiĝo estas la reciproka promeso de du personoj iam poste geedziĝi. Se temas pri aliseksa paro, vira (fianĉo) kaj ina (fianĉino). Se estas samseksa paro, tiam du fianĉoj au du fianĉinoj.

En multaj modernaj socioj tiu interkonsento ne estas jure liga. Dum antaŭaj jarcentoj tamen la finanĉiĝo estis pli jura ago. Ekzemple en Germanio ankoraŭ ĝis la jaro 1988 ekzistis leĝo, kiu reguligis, ke kiam post fianĉiĝo ne sekvas edziĝo sed la paro dum la tempo de la fianĉeco sekskuniĝis, la viro devis pagi signifan financan kompenson al la partnerino.

Fianĉiĝo kiel kultura fenomeno[redakti | redakti fonton]

Fianĉiĝo aparte en kulturoj, en kiuj geedĝiĝoj (ankoraŭ) estas organizataj de la gepatroj, estas grava fazo en la laŭpaŝa aliro al geedĝiĝo.

La antaŭpaŝo al finanĉiĝo estas la "varbado de fianĉino", kiu mem povas esti forte socia regulita. En iuj (grandparte historiaj) kulturoj eĉ ekzistis respektive ekzistas speciala profesio, varbistoj de fianĉinoj aŭ peristoj de fianĉiĝoj, kiuj aranĝas interkontraktojn inter familioj pri posta fianĉiĝo de po unu infano el ambaŭ familioj.

Dum la eŭropa mezepoka kulturo, nobelaj familioj ofte aranĝis fianĉiĝojn de siaj idoj tuj post ties nasko, por garantii la daŭrigon de nobela dinastio aŭ por frue antaŭplani unuiĝon de du nobelaj familioj kun ties teritorioj.

En tiuj kulturoj, en kiuj gravas fianĉeco, dum tiu vivoperiodo ne nur ekestas emocia ligo inter la du estontaj geedzoj, kiuj antaŭe tute ne aŭ nur malintense konis sin, sed ankaŭ kreiĝas jura kaj ekonomia alianco inter la du familioj de la gefianĉoj. La tempo de fianĉeco do ne nur servas al la elprovo, ĉu la gefianĉoj karaktere hermonias, sed ankaŭ al la elprovo, ĉu la estonta alianco inter la du familioj estas stabila.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]