Jakub Kolas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jakub KOLAS - vera nomo estas Konstanteno Mickjeviĉ (beloruse - Якуб Колас, Канстанцін Міцкевіч) (naskiĝis la 22-an de oktobro (laŭ julia kalendaro)/la 3-an de novembro (laŭ gregoria kalendaro) 1882 - mortis la 13-an de aŭgusto 1956) estis belorusa poeto kaj tradukisto, unu el fondintoj de nova belorusa literaturo kaj de moderna belorusa lingvo.

Jakub Kolas

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en kamparana familio en vilaĝo Akinĉici (nuntempe ĝi estas inkludita en urbolimo de Staŭbci), patro servis kiel forstisto, patrino estis dommastrino. En la familio estis 13 infanoj, el kiuj 9 ĝisvivis plenaĝon. Komence, la juna poeto lernis sub gvido de hejma instruisto - dungita fare de la patro de la knabo -, poste, en la jaroj 1892-1894 li lernis en popola lernejo. En la aĝo de 12 jaroj li verkis sian unuan versaĵon "Printempo".

En 1898 Konstanteno Mickjeviĉ ekstudis en instruista lernejo en la urbo Njasviĵ, kiun li finis en 1902. Li verkis versojn kaj fablojn en la rusa lingvo, kolektis etnografiajn materialojn, folkloron. Iom poste, sub influo de unu el instruistoj, la poeto komencis verki versojn en la belorusa lingvo. La temoj de tiutempaj versoj estas priskribo de la naturo, kaj de malfacila vivo de kamparulojт. Tiutempe li verkis unuajn poemojn: "Ĉe lignofajro", kaj "Fobio", sed ĝiaj tekstoj ne konserviĝis, kaj unuan prozaĵon - artikolon "Nia vilaĝo, homoj, kaj kio okazas en vilaĝo" Post fino dela lernejo, en 1902-1905, juna instruisto laborisen vilaĝaj lernejoj en Palesjea regiono. Tiatempe li komencis revolucian agadon. En novembro de la jaro 1905, laborante en vilaĝo Pinkaviĉi, li kompilis peticion de lokaj kamparuloj al bienulo, kun postulo libere uzi proksimajn lagojn kaj agrojn. En januaro 1906 pro puno je lia publika agado, Jakub Kolas estis transigita al alia laborloko. 9-10-a de junio de la jaro 1906 li partoprenis en malpermesitan instruistan kongreson. La kongreso estis dispelita per policio, el Jakub Kolas estis malpermesite laboris kiel instruisto. 1-an de septembro 1906 en Vilno, en beloruslingva gazeto "Naŝa dolja" ("Nia fato") aperis verson - unua presita verko de la poeto. Tiatempe li unua fojo uzis sia plumnomon - Jakub Kolas. Dum tia periodo li komencis verki alegoriajn rakontojn "Fabeloj de vivo", en kiaj li filosofie pripensadis realon. Aktive kunlaboris, kiel aŭtoro, kun gazeto "Naŝa niva". Vintre 1906-1907 Jakub Kolas vivis kun siaj familianoj en forstejo Smaljarnja, kie li malfermis privata lernejo. Tiatempe li komencis kompili instruan manlibron "Dua legolibro por infanojn belorusojn", kia estis presita en 1909 en Sankt-Peterburgo. En 1907 Jakub Kolas alveturis en Vilno kie li eklaboris kiel estro de literatura fako en la gazeto "Naŝa niva", sed laŭ policia ordono, li estis devigita fori la urbon. En 1908 li iamtempe laboris en privata vilaĝa lernejo. 15-a de septembro 1908, Jakub Kolas estis enprizonita je 3 jaroj laŭ imputo en agoj direktitaj al plenumado de programo de plenrusa instruisra kongreso, kiu, laŭ asiza deklaro, havis celon lokvidi ekzistanta en Rusia imperio reĝimon. Krom tio, li estisakuzita en kompilo de alvoko al instruistoj, kvankam ĉi tia alvoko estis verkita per alia homo, kiu Jakub Kolas ne nomis. Prizonperodon Jakub Kolas plenumis en minska prizono. Tie li daŭris verkadon. Dum jardeko 1910 Jakub Kolas turnis sin al kreo degrandaj verkoj- komencis verki epikaj poemoj "Nova tero" kaj "Simono-muzikisto". Verkitaj tiatempe versoj kaj rakontoj estis presitaj en "Naŝa niva". En 1910 en Vilno estis eldonita unua versaro de la poeto "Kantoj de malgojo" (verkita dun 1906-1910). Post liberigo de prizono, dum 1911-1914, Jakub Kolas laboris kiel instruisto: kelkaŭ da monatojn li sen oficiala permeso instruadis infanojn de fervojistojn en urbeto Luninjec, dum1912-1914, post ricevo de atesto pri bonintencoj, li laboris en ŝtataj vilaĝaj lernejoj. En junio de la jaro 1913 li edziĝis kun instruistino de fervojista lernejo en urbo Pinsk, Mario Kamenskaja, kun kiu li travivis 30 jarojn, kaj havis 3 filojn. Tiatempe, en "Naŝa niva"regule presis versoj de Jakub Kolas, en kiaj estis priverkitaj diversaj vivaspektoj de belorusa vilaĝo. En 1913, en Sankt-Peterburgo estis eldonitaj rakontoj "Donaco de Nemano", "Dika ŝtipo", kolekto de versaj rakontoj "Perdiĝis la homo". Ĉefa temo de ĉi tiaj verkoj-vivo de belorusaj kamparanoj. En 1914, en Vilno, Belorusa eldonista kolegaro, eldonis rakonta verkaro "Karaj fenomenoj", kiu havis larĝa temaro. prozaĵoj de Janka Kupala dum tia periodo, laŭ sia temaro, ideoj, bilda maniero, alproksimiĝas al lia poezio. En 1916, en Petrogrado estis presita malgranda teatraĵo "Kaliko ĉio en la mondo faras" kia havis subtitolon "Freŝdata tragedio (el vilaĝa vivo)".

1915 - 1940[redakti | redakti fonton]

Dum Unua mondmilito, en 1915, pro alproksimiĝinta frontlinio, Jakub Kolas kune kun sia familio evakuis en Moskva hubernio, kie li estis mobilizita al militservon. post fino de milita lernejo (Moskvo 1916) Jakub Kolas militservis en rezerva regimento en urbo Pjerm. Somere 1917, en rango de subleŭtenanto, li estis sendita al ruminia fronto, sed post iam da tempo, pro malsano, ricevis ferion kaj veturis al familio, en urbo Obojan (ĉe Kursko). Poste, kiel instruisto, Jakub Kolas estis liberigita de militservo, kaj laboris en sia profesio en Obojan. En versoj de tia periodo, sonas kontraŭmilitaj temoj, angoro pro fato de Belorusio dum novaj historiaj cirkonstancoj, aperintaj pro militon kaj Oktobra revolucio kaj samtempe alvoko al laboron por patrujo (versaro "Resonoj", eldonita en la jaro 1922 en Minsko). Samtempe Jakub Kolas daŭriĝis verki poemojn "Nova tero" kaj "Simono-muzikisto", verkis teatraĵo - "Antosj Lata" (1917, surscenigita en la jaro 1918, en Minsko). Peza historia periodo inter februara kaj oktobra revolucio, meditoj de la poeto pri fato de Belorusio estis spegulita en teatraĵo "Sur vojo de vivo (1917, surscenigita en Minsko en la jaro 1921. En la jaro 1921 pro alvoko de registaro de Belorusa SSR, Jakub Kolas revenis en Minsko, kie li eklaboris kiel kunaganto en Sciens-terminara komisiono ĉe popola komisarejo pri edukado, en Literatura komisiono pri kolektado de folkloro ĉe Intituto de belorusa kulturo, instruis en Belorusa pedagoga lernejo, lekciis pri gramatiko kaj metodoj de instruado de belorusa lingvo dum instruistaj kursoj en Sluck, laboris kiel instruisto de belorusa lingvo en Belorusa Ŝtata Universitato. En la jaro 1921 en Kovno estis eldonita verkaro "Fabeloj de vivo" (plejparte estis verkita antaŭ 1917, sed aŭtoro prilaboradis ĝin kaj poste). En ĉi tia verkaron estis alegorie priverkitaj rigardo pri hidtorio kaj viva filosofio de belorusoj kiel nacio, ilia loko inter najbaraj popoloj, estis menciitaj gravaj social-politikaj kaj morale-etikaj problemoj, estis almontrita strebo de homo al ekscio de sekretojn de naturo kaj vivo. En unua duono de la jaroj 1920-aj Jakub Kolas finis grandajn verkojn, kiaj estis komencitaj antaŭe, kaj en kiaj li priverkis vasta vivo de belorusoj en fino de 19-a, komenco de 20-a jarcentojn, epitomigis siaj pensojn pri vojo de nacia evoluado. En 1923, en Minsko estis eldonita poemon "Nova Tero", kia prezentis artan encikloprdion de vivo de belorusaj kamparuloj dum ŝanĝo de jarcentojn. En 1925 estis publikigita tria versio de poemon "Simono-muzikisto". En ĉi tia poemo estis priverkita rolo de arto en vivo de popolo, plene estis demonstriitaj estetikaj opinioj de Jakub Kolas. Dum ĉi tia periodo Jakub Kolas priverkis vivajn vojojn de belorisa intelektularon dum komenco de 20-a jarcento, ilia spirita serĉado. Li verkis du tiel nomataj "palesjeaj noveloj": du grandaj prozajn verkojn "Inter palesjeaj densejoj" (Vilno, 1923) kaj "En palesjea malproksimo" (Minsk, 1927)kiuj poste estis inkluditaj kiel 1-a kaj 2-a partoj en trilogio "Sur vojkruciĝo" - unu el unuaj romanoj en belorusa literaturo, kaj pli granda proza verko de Janka Kupala, havas biografiaj epizodoj el vivo de aŭtoro. En la jaro 1925 estis eldonita teatraĵo "Strikistoj" - pri tio, kiel belorusaj instruistoj inkludiĝis en revolucia lukto. Ĝi havas aŭtobiografiajn trajtojn el vivo de aŭtoro. Ĉi tia verko ne estis surscenigita. Krom tio, en 1925 estis verkita novelo "Sur vastaĵo", en kia estis tiatempa junularo, iliaj problemoj, spirita starigo, edukado, kulturo, streboj al transformado de vivo. Dum la jaroj 1920-aj - 1930-aj Jakub Kolas okupis multe da postenoj en Scienca Akademio kaj estraro de Belorusa SSR, sed samtempe sur li atentigis organoj de persekutado. En la jaro 1925 lia loĝejo estis priserĉita kaj la poeto mem estis enketita pro proceso pri "kontrevolucia organizacio" en Slucko. Poste, la poeton kalumnis pro propagando de kontraŭreĝimajn ideojn, en la jaro1930 Janka Kupala estis devigita publike penti en politikaj "eraroj". Poste estis planita aresto de la poeto, sed sankcio pri tio de plej alta sovetunia estraro ne estis donita, eble pro vasta fameco de Janka Kupala. La poeto restis vivi kiel garantiulo kaj kontraŭvola ideologia propagandisto. En la jaro 1926 Janka Kupala komencis verki poemon "Sur vojoj de libero", pri revoluciaj eventoj del a jaro 1917. Sur ĉi tia verko la poeto multe laboris dum 1930-aj kaj 1950-aj, sed ne finis. En sia novelo "Renegato" (1930-1931, eldonita en 1932) estis priverkita temo de kolektivigon. Krom tio, Jakub Kolas verkis pri eventoj de Unua mondmilito, ĉefe de soldata vidpunkto - teatraĵo "Milito kontraŭ militon" (1927-1931, lasta varianto en 1938) kaj pri interna milito - novelo "Marĉa profundo" (1933) kaj bazita sur ĝi teatraĵo "Inter paljesjeaj praarbaregoj" (1937). En la jaro 1940 la poeto komencis verki poemon "Hato de fiŝkaptisto" pri vivo de laboristoj de Okcidenta Belorusio en Polujo kaj pri ilia lukto pro siaj rajtoj. En ĉi tia periodo Jakub Kolas multe tradukis el rusa, ukraina kaj pola lingvoj.

1941-1956[redakti | redakti fonton]

Dum Granda Patriota milito Jakub Kolas vivis en apudmoskva loĝloko Klazjma[1], en Taŝkento, Moskvo. En versoj de tia tempo (versaroj "Ni venĝos" (1942, "Voĉo de tero" (1943)), poemoj "Juĝo de arbaro" (1942, "Kvitiĝo" (1943-1944), tiatempaj publicistaĵoj, li gloradis patriotismon de sovetuniaj homoj, akuzis kontraŭhoman esencon de naziismon. En fino de la jaro 1944 li revenis en Minsko. Post milito, Janka Kupala multe okupis sin per socia agado. Tiatempe li ankaŭ laboris kiel scienca redaktisto de unua eldono de "Rusa-belorusa vortaro" (1953). En 1954 li finverkis novelon "Sur vojkruciĝo", kia estis 3-a parto de samnoma trilogio (kune kun "Inter palesjeaj densejoj" kaj "En palesjea malproksimo". 13-a de aŭgusto 1956 Jakub Kolas mortis ĉe sia labortabulo.

Eternigado[redakti | redakti fonton]

Dum 1959-1965 atribuis literaturan premion Janka Kupala. De 1972 atribuadis Ŝtata premio Janka Kupala, pro pli bonaj prozaj kaj literaturesploraj verkoj. Nomo de la poeto estis donita al Minska poligrafia kombinumo, Instituto de lingvaj esploroj de Scienca Akademio, Vitebska drama teatro, Centra scienca biblioteko de Scienca Akademio kaj aliaj bibliotekoj, Nacia Ŝtata liceo de sociaj sciencoj. La nomon de Jakub Kolas portas lernejoj, placoj kaj stratoj en multaj urboj kaj vilaĝoj de Belorusio. Monumentoj al poeto estis establitaj en Minsk (sur placo nomita en lia honoro), vilaĝo Mikalajeŭŝĉina, en Navagrudak, en vilaĝo Ploskaje (ĉe Taloĉin. En Minsko laboras ŝtata literatura-memoriala muzeo de Jakub Kolas. En la jaro 1990, en vilaĝo Pinkaviĉi, kie la poeto laboris kiel intruisto junaĵe, estis fondita muzeo de Jakub Kolas, malfermon de muzeo vizitis lia filo. Je mezo de jardeko 1980 komencis literaturaj legadoj, dediĉitaj al vivo kaj kreado de Jakub Kolas. Laŭ ĝiaj resumoj eldonadas verkaron "Kalasavini" (de 1986). En decembro 2006, Ŝtata literatura kaj memoriala muzeo de Jakub Kolas ricevis subvencion de UNESKO por internacia scienca konferenco "Kalasavini" dum novembro de la jaro 2007, kaj por eldono de polimedia kolekto "Kalasavini". Krom tio, je tia subvencio estis planite eldoni katalogon de artaĵoj (pentraj, grafikaj, skulptaĵaj), dediĉitaj al Jakub Kolas. Vivon kaj verkaron de la poeto, esploras aparta fako de belorusa literatura scienco. Verkoj de Jakub Kolas estis tradukitaj en 40 lingvoj de la mondo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]