Nikolaus Lenau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nikolaus Lenau
Nikolaus Lenau (Friedrich Amerling).jpg
Persona informo
Nikolaus Franz Niembsch von Strehlenau
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1802 (1802-08-13)
en Lenauheim, Flag of the Habsburg Monarchy.svg Hungara reĝlando
Morto 22-an de aŭgusto 1850 (1850-08-22) (48-jara)
en Oberdöbling
Tombo Weidling Cemetery [#]
Religio katolika eklezio [#]
Etno aŭstroj [#]
Lingvoj germanahungara [#]
Ŝtataneco Aŭstra imperio [#]
Alma mater Universitato de Vieno [#]
Subskribo Nikolaus Lenau
Familio
Gefratoj Theresia Schurz [#]
Profesio
Alia nomo Nikolaus Lenau [#]
Okupo poeto • verkisto • poeto-juristo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Nikolaus LENAU [NIkolaŭs lenaŭ] (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1802 en Csatád, tiutempe Hungario, nuntempe Lenauheim, Rumanio, mortis la 22-an de aŭgusto 1850 en Oberdöbling, nuntempe apartenanta al Vieno) estis aŭstra poeto. Lia reala nomo estis Nikolaus Franz NIEMBSCH, Edler von Strehlenau.

Lenau en 1839

La lirika verkaro respegulas la profundan melankolion de la aŭtoro, lian solecon kaj lian internan maltrankvilon. Priskriboj de aŭtunaj arbaroj, pintaj rokoj, vastaj stepoj estas oftaj motivoj. Al tiu ĉi animstato certe kontribuis spertoj kiel seniluziiga vojaĝo al Usono (1832-1833) kaj la longjara malfeliĉa amo al edziniĝinta virino. Siajn lastajn ses vivojarojn Nikolaus Lenau pasigis en frenezulejo.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Kaneja kanto; Vintronokto / trad. Guido Holz
En: Übertragungen = Tra(nskon)dukoj. - Messkirch: Gmeiner, 1988. - p. 46-47

La poŝtiliono <poemo>; Der Postillon; Kanokantoj <parto>; Schilflieder <parto> / Trad. Frieda Feichtinger, Ernst Werner.
En: Austria antologio ; p. 46-51, kajeroj 1-4

La tri ciganoj <poemo>; Die drei Zigeuner / Nikolaus Lenau (1802-1850). Trad. Frieda Feichtinger. - En: Austria antologio; p. 2-3, kajeroj 11-15

Vana neniaĵo; La tri indianoj. - En: Tutmonda sonoro / Eld.: Kálmán Kalocsay; p. 390-392, vol. 2

Nikolaus Lenau.jpg

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.