Ernst Werner
Aspekto
Nuna versio (nereviziita)
| Ernst Werner | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de decembro 1902 en Vieno |
| Morto | 30-an de novembro 1974 (71-jaraĝa) |
| Lingvoj | germana • Esperanto |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Ernst WERNER (verner) (naskiĝis la 1an de decembro 1902 en Wien XI (Simmering) kaj mortis la 30an de novembro 1974) estis aŭstro-germana ŝtata oficisto en Vieno. Li studis multajn stenografiajn sistemojn kaj mem verkis (sed ne publikigis) Esperanto-stenografion. Li estis aktiva Esperantisto de 1925 kaj estrarano de AEA. En la lastaj jaroj li gvidis kun Pfeffer Esperanto-seminarion en Viena Esperanto-Unio.

