Piroska de Hungario
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Irena |
| Sankta | |||||
| Piroska de Hungario | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Piroska | ||||
| Naskiĝo | 1088 en Esztergom | ||||
| Morto | 13-an de aŭgusto 1134 en Konstantinopolo | ||||
| Ŝtataneco | Bizanca imperio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Árpád-dinastio vd | ||||
| Patro | Ladislao la 1-a | ||||
| Patrino | Adelaide of Rheinfelden (en) | ||||
| Edz(in)o | Johano la 2-a Komneno (1104 (Gregoria)–) | ||||
| Infanoj | Isaac Komnenos (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | aristokrato | ||||
| |||||
| Sanktulo | |||||
| Honorata en | ortodoksa eklezio | ||||
| Festotago | 13-a de aŭgusto | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Piroska [piroŝka] (1088 – 1134), alinome Sankta Irena, estas ortodoksa sanktulino. Ŝi estis filino de Ladislao la 1-a de Hungario kaj estis edzino kaj imperiestrino de Johano la 2-a Komneno. Ŝia memortago estas la 13-a de aŭgusto.

Vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝi naskiĝis en Esztergom, kiel princino. Ŝi frue orfiĝis en la hungara kortego kaj pro politikaj kaŭzoj ŝi fianĉiniĝis en 1104 al la estonta imperiestro de Bizanco. Tie ŝi ortodoksiĝis kaj ricevis novan nomon Irena. Ŝi naskis 8 gefilojn, el kiuj unu baldaŭe estis imperiestro, alia estis kunimperiestro.
En la bizanca kortego ŝi ofte akceptis pilgrimantojn el Hungara reĝlando kaj Sankta Tero. Dank' al tio la rilatoj estis bonaj al la menciitaj landoj. Ŝi fondis gravan monaĥejon kune kun hospitalo. Tiu lasta konstruaĵo estis modelo dum la mezepoka Eŭropo.
Post morto de Piroska la ortodoksa eklezio sanktuligis ŝin.

