Friedrich Stolz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Friedrich STOLZ (naskiĝinta la 29-an de julio 1850 en Hall in Tirol, mortinta la 13-an de aŭgusto 1915 en Innsbruck) estis aŭstra filologo kaj fakulo pri hindeŭropaj studoj. Patro lia estis la psikiatro Joseph Stolz, unu frato lia la matematikisto Otto Stolz.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Stolz studis ekde 1868 klasikan filologion ĉe la universitato de Innsbruck, kie apogadis lin speciale Johannes Müller, August Wilmanns kaj Bernhard Jülg. En 1868 li iĝis ano de la studenta korporacio Corps Rhaetia Innsbruck.[1] Dum la vintra semestro 1871/72 Stolz troviĝis ĉe la Universitato de Lepsiko kie interesigis lin Friedrich Ritschl kaj Georg Curtius pri la historio de la latina lingvo. Ekde printempo 1872 li deĵoris kiel helpinstruisto ĉe gimnazio en Gorico. En aŭtuno 1872 li iris al Graz. Paralele li frekventis prelegojn ĉe la Universitato de Graz ĉe Karl Schenkl. Samloke li preparis doktoriĝon, kiu sukcesis en la 26.3.1874. Jaron pli frue li estis sendita al Klagenfurt. Disde Klagenfurt li habilitiĝis en la 6.2.1879 ĉe la insbruka altlernejo pri klasika filologio.

Post morto de lia instruisto Jülg (1886) estis posteuliĝo fare de Stolz: komence li fariĝis nur eksterorda profesoro. En la 7.2.1887 li ekdeĵoris katedre kiu intertempe ŝanĝitis de klasika filologio je kompara lingvoscienco. Krom gramatikaj prelegoj kaj ekzercadoj prizorgitis de Stolz ankaŭ aferoj strikte filologiaj. En la 1.1.1890 finfine li nomumitis orda profesoro kaj elektitis en 1894/95 dekano, en 1898/99 eĉ rektoro. Honora titoliĝo Hofrat venis en 1911. La Imperiestra akademio pri sciencoj en Vieno elektis lin koresponda membro. Pro sanecaj kialoj Stolz devis frue retiriĝi posteulote de sia disĉiplo Alois Walde. Walde estis estinta la unua persono kiu habilitiĝis en Innsbruck pri lingvoscienco.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Sciencaj fokusoj de Stolz estis la gramatikoj latina kaj helena kaj ĝenerala esplorado de lingvoj. Krom multaj monografioj kaj eseoj li verkis en la serio Handbuch der Altertumswissenschaft - kune kun Joseph Hermann Schmalz - la libron Lateinische Grammatik: Laut- und Formenlehre, Syntax und Stilistik. Tie prezentatas la latina gramatiko sisteme kaj bazite sur tre ampleksa kaj moderna esplorrezultaro. Ĝi ĝuis kvar eldonojn (1885, 1890, 1900 kaj 1910). Postmorte prilaboris ĝin Manu Leumann.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • kun Carl Friedrich Wilhelm Müller, Heinrich Blase, Gustav Landgraf, Josef Golling: Historische Grammatik der Lateinischen Sprache, tri volumoj, eldonejo Teubner 1894 ĝis 1903 (kun suplemento en 1908)
  • kun Albert Debrunner, Wolfgang P. Schmid: Geschichte der lateinischen Sprache, kvara eldono, eldonejo De Gruyter 1966
  • kun J. H. Schmalz: Lateinische Grammatik: Laut- und Formenlehre; Syntax und Stilistik. Mit einem Anhang über Lateinische Lexikographie von Ferdinand Heerdegen, Handbuch der klassischen Altertumswissenschaft in systematischer Darstellung, sekcio 2, volumo 2,2, München: Beck 1910

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kösener Corpslisten 1960, 74/60

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Biografio ĉe ÖBL, fare de D. Angetter
  • Alois Walde: Friedrich Stolz. Ĉe: Indogermanisches Jahrbuch. Volumo 3 (1916), p. 187–197
  • Oswald Menghin: Friedrich Stolz 1850–1915. Ĉe: Wiener prähistorische Zeitschrift. Volumo 3 (1916), p. 146–149
  • Robert Muth: Die Habilitationen aus Klassischer Philologie an der Universität Innsbruck. Ĉe: Acta philologica Aenipontana. Volumo 4 (1979), p. 7–21 (konkrete p. 12–13)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]