Walter de Gruyter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el De Gruyter)
Walter de Gruyter GmbH
Walter de Gruyter GmbH
libroeldonejo • negoco • eldonejo de malfermita aliro • akademia eldonejo vd
Dum 31-a de decembro 1918 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Verlag Georg Reimer
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Sidejo Berlino
Lando Germanio
Dungitoj 350 (stato: 2017)
filiaj kompanioj De Gruyter Open • De Gruyter Online • De Gruyter Mouton vd
Posedataj kompanioj Max Niemeyer Verlag vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Walter de Gruyter GmbH (prononco de la vorto Gruyter ɡʁɔʏ̯tɐ xʁɔʏ̯tɐ; marka nomo: De Gruyter aŭ pli mallonge De G) estas eldonejo specialigita pri akademia literaturo. La kompanio havas siajn radikojn en la librejo de la mezlernejo Königliche Realschule en Berlino, kiu ricevis la reĝan privilegion presi librojn fare de la reĝo Frederiko la 2-a de Prusio en 1749. En 1801 la vendejo estis transprenita de Georg Reimer. En 1919, Walter de Gruyter (1862-1923) kunfandis ĝin kun 4 aliaj eldonejoj en la kompanio, kiu fariĝis "Verlag Walter de Gruyter & Co" en 1923, kaj Walter de Gruyter GmbH en 2012.

De Gruyter havas oficejojn ĉirkaŭ la mondo, en Berlino, Bazelo, Bostono, Munkeno, Pekino, Varsovio kaj Vieno. [1]

Sub-eldonejoj kaj partnerecoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj iamaj eldonejoj fariĝis sub-eldonejoj kaj komerconomoj de De Gruyter:

  • "De Gruyter Mouton" (antaŭe "Mouton de Gruyter") estis aĉetita de de Gruyter en 1977. Ĝi estis origine konata kiel eldonejo Mouton kaj bazita en Hago. La sub-eldonejo specialiĝas pri la kampo de lingvistiko kaj publikigas akademiajn revuojn, esplorajn monografiojn, referencaĵojn, multmediajn publikaĵojn kaj bibliografiojn. Inter alie la haga eldonejo ekde 1969 eldonis la plurlingvan revuon La Monda Lingvo-Problemo kun esperantlingva titolo, kiu en 1977 ŝanĝis la titolon al angla titolo Language Problems and Language Planning (LPLP).
  • La eldonejo K. G. Saur, bazita en Munkeno, estis akirita en 2006 kaj konservas la komerconomon "De Gruyter Saur". Ĝi specialiĝas pri referencaj informoj por bibliotekoj.
  • De Gruyter akiris la retajn ĵurnalojn de Berkeley Electronic Press (Bepress) en 2011, sed jam pluvendis la sub-eldonejon en 2017.
  • Post arkivado por bankrota protekto en 2012, eldonejo Birkhäuser en Svislando (fondita en 1879 fare de Emil Birkhäuser, aĉetita en 1985 per la germana eldoneja konzerno Springer kaj en 2010 vendita al la hispana konzerno Actar) estis akirita de De Gruyter. Tiu sub-eldonejo specialiĝis en arkitekturo kaj dezajno.
  • En 2012 De Gruyter ankaŭ akiris la liberaliran eldonejon Versita. En 2018, De Gruyter Open estis relanĉita kiel Sciendo.
  • En 2013 De Gruyter akiris du akademiajn eldonejojn de eldonejo Cornelsen Verlag: Oldenbourg-Wissenschaftsverlag kaj Akademie-Verlag - la lasta el ili estis renoma akademia eldonejo en Orienta Berlino, la ĉefurbo de la socialisma GDR, fondita en 1946, kiu ankaŭ eldonis iujn publikaĵojn pri Esperanto, ekzeple la verkaĵon Internationale Plansprachen germane de Detlev Blanke en 1985. La eldonejo Walter De Gruyter aktuale ciferecigas la arkivon de la eldonejo "Akademie Verlag". Ĝis 2025, ĝi igos pli ol 15 000 verkaĵojn de la homaj sciencoj, sociaj sciencoj kaj natursciencoj unuafoje ciferece disponeblaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]