Bernhard Jülg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernhard Jülg
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1825 (1825-08-20)
en Oberkirch
Morto 14-an de aŭgusto 1886 (1886-08-14) (60-jaraĝa)
en Innsbruck
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo profesoro • universitata instruisto • filologo • lingvisto
vdr

Bernhard JÜLG (ankaŭ: Juelg; naskiĝinta la 20-an de aŭgusto 1825 en Ringelbach, mortinta la 14-an de aŭgusto 1886 en Innsbruck) estis germana lingvisto. Li atentigis pri similaĵoj inter helenaj tradicioj kaj la Gesar-epopeo el Tibeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jülg studis ekde 1844 en Hajdelbergo klasikan filologion frekventante prelegon pri la armena lingvo. Lia laboraĵo De M. Terentii Varronis satiris Menippeis commentatio premiitis en 1845 de la fakultato pri filozofio. En 1845 Jülg iris al Berlino por daŭrigi studojn pri klasikaj lingvoj sed ĉefe ankaŭ por dediĉi sin al la lernado de aliaj orientalaj lingvoj (sanskrito, japana, ĉina, tibeta, turka, armena). Li havis rilatojn al la tiamaj korifeoj, ekz. al Alexander von Humboldt. Frukto de liaj studoj estis la laboraĵo De Sahaco Magno, clarissimo Armenorum patriarcha, eiusque vita et scriptis commentatio (manuskripto, Berlin, Stiftung Preußischer Kulturbesitz, Staatsbibliothek Berlin).

La amplekseco de liaj interesoj evidentiĝis ekz. per la prilaborado de la verko de Johann Severin Vater, Litteratur der Grammatiken, Lexika und Wörtersammlungen aller Sprachen der Erde (1847, nova presiĝo en 1970). Surbaze de traduko de la evangelio laŭ Mateo en la kalmukan lingvon li verkis por tiu ĉi lingvo la unuan gramatikon Initia linguae Calmuccicae. Por tiu ĉi verko lo doktoriĝis fare de la universitato pri filozofio de Kilo. Isaak Jakob Schmidt, rusia ŝtata konsilisto, klopodis venigi lin al la akademio de Sankt-Peterburgo kion malhelpis ties tuja morto. Sekve ankaŭ la sciencista situacio de Jülg iĝis pli malfacila. Post pluraj jaroj da instruado en Hajdelbergo, Freiburg kaj Rastatt li iĝis en 1851 profesoro pri klasika filologio ĉe la Lviva Universitato. Tie li ankaŭ prelegadis pri sanskrito kaj lingvosciencoj kompara kaj ĝenerala. En decembro 1852 li vokitis Krakovon kie li deĵoris dekon da jaroj. Tribunale li laboris kiel interpretisto por la lingvoj franca, angla, itala, rusa kaj novgreka.

Tiam li denove pli multe orientiĝis pri la studo de orientalaj lingvoj. Sub lia gvidado fabrikitis en la Kortega kaj ŝtata presejo de Vieno kalmukaj presliteroj post kiam li sukcese sendis al la en Frankfurto ĉe Majno en 1861 kolektiĝintaj filologoj specimene la dekan rekonton de la fabelaro de Siddhi-Kür. En 1863 Jülg venis al la Universitato de Innsbruck kie li fruktodonege deĵoris. Ankaŭ tie liaj prelegoj entendis sin al sanskrito kaj la lingvosciencoj kompara kaj ĝenerala. Verŝajne li estis la unua lingvisto de la insbruka altlernejo kiu interesiĝis pri nomscienco de Tirolo.[1]

En 1866 li eldonis antologion kun 13 fabeloj de Siddhi-Kür. En 1868 aperis en mongolaj literoj la granda eldono Mongolische Märchen, Die neun Nachtragserzählungen des Siddhi-Kür und die Geschichte des Ardschi Bordschi Chan, Eine Fortsetzung zu den kalmückischen Märchen. Paroladon pri taskoj de filologoj kiun li faris en 1868 en la rolo de rektoro Über Wesen und Aufgabe der Sprachwissenschaft mit einem Überblick über die Hauptergebnisse derselben oni presis samjare. Okaze de la 27-a kongreso de germanaj filologoj kaj instruistoj en Würzburg (1868) lia parolado titoliĝis Die griechische Heldensage im Wiederschein bei den Mongolen (1869). Kvin jarojn poste li mem gvidis la 29-an kongreson okazantan en Innsbruck.

Skribaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • nova prilaboro de la Vater-a verko Litteratur der Grammatiken, Lexika und Wörterbücher aller Sprachen der Erde (Berlin 1847)
  • Kalmückische Märchen. Die Märchen des Siddhi-Kür oder Erzählungen eines verzauberten Toten. Kalmükischer Text, mit deutscher Übersetzung und einem kalmükisch-deutschen Wörterbuch. Leipzig. (Leipzig 1866)
  • Mongolische Märchen-Sammlung. Die neun Märchen des Siddhi-Kür nach der ausführlichen Redaction und die Geschichte des Ardschi-Bordschi Chan. Mongolisch mit deutscher Übersetzung und kritischen Anmerkungen. Innsbruck [represo en Darmstadt 1973]
  • Über Wesen und Aufgabe der Sprachwissenschaft (Innsbruck 1868)
  • Die griechische Heldensage im Widerschein bei den Mongolen (Leipzig 1869)
  • On the present state of Mongolian researches (London 1882)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri interesaj nomoj li atentigitis eble dum sia multo da enlandaj migradoj.