Smil Flaška

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Smil Flaška
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1339 (1339-11-30)
en Pardubice
Morto 13-an de aŭgusto 1403 (1403-08-13) (63-jaraĝa)
en Kutná Hora
Lingvoj ĉeĥa
Alma mater Universitato de Karolo
Familio
Infano Barbora z Pardubic
Okupo
Okupo verkisto • poeto
vdr
Konsilo de la patro al la filo el verko de Smil

Smil Flaška z Pardubic (naskiĝis antaŭ la mezo de la 14-a jarcento - mortis 1403) estis ĉeĥa nobelo, kiu postlasis politikajn satirojn.

Li estis nevo de la ĉefepiskopo Arnošt z Pardubic, fariĝis bakalaŭro de la praga universitato kaj la plej supera landa skribisto.

Siajn politikajn spertojn li esprimis en poemo Nova konsilantaro. Reĝo leono kunvokis ĉiujn bestojn kaj birdojn, por ke ili konsilu al li, kiamaniere regi. La konsiloj estis celataj al la reĝo Venceslao la 4-a.

Al Smil Flaška estas atribuataj pluraj verkoj, ĉe kiuj lia aŭtoreco ne estas certa: Konsilo de la patro al la filo (kavaliro transdonas glavon kun konsiloj al la filo), Kverelo inter akvo kaj vino kaj latinlingva proverbaro Proverbia Flassconis.