Milton Friedman
Milton Friedman | |
---|---|
Nobel-premiito ![]() | |
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de julio 1912 en Broklino, Nov-Jorkio |
Morto | 16-an de novembro 2006 (94-jara) en San-Francisko, Kalifornio, ![]() |
Mortokialo | kora malsufiĉo |
Lingvoj | angla lingvo |
Loĝloko | Rahway • Broklino |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Rahway High School • Universitato Kolumbio • Universitato Rutgers • Universitato de Ĉikago • Universitato de Kembriĝo |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Rose Friedman |
Infanoj | David Friedman • Janet Friedman |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • verkisto • statistikisto • universitata profesoro • eseisto |
Milton FRIEDMAN (naskiĝis la 31-an de julio, 1912, en Novjorko, Usono, mortis la 16-an de novembro 2006) estis ekonomikisto kaj grava pensisto de la kvanta teorio de mono. Li recevis la Nobelan Premion[1] jare 1976 por ekonomika scienco.
Li studis en New Jersey, en universitato Rutgers, diplomiĝis Universitato Columbia, Novjorko.
Li estis ekonomikisto de la vaŝingtona Komisiono de Naciaj Resursoj (inter 1935-1937), poste (1937-1945, 1948-1981) kunlaboranto de La Tutlanda Ekonomia Esplora Instituto. Li instruis statistikon inter 1945 kaj 1948 en la Ĉikaga Universitato, poste iĝis samloke profesoro de la ekonomika katedro ĝis lia pensiiĝo en 1983. Li laboris ankaŭ kiel instruisto de kalifornia Stanford-universitato (1976) kaj kunlaboranto de Hoover Institution on War, Revolution and Peace. Li estis verkinto por ekonomiaj gazetoj, membro de ekonomiaj societoj, komisionoj, ties gvidanto.
Milton Friedman jam frue rifuzis teorion de John Maynard Keynes, kiu karakterizis la usonan kaj eŭropan ekonomiajn politikojn en la 1930-aj jaroj.
Friedman ĉiam luktis, agadis por la pli libera merkata ekonomio. Li apogis modestan kreskigon de la mon-kvanto en la ekonomio.
En sia libro - verkita kun Anna Jacobson Schwartz - "A Monetary History of the United States, 1867-1960" li alvenis al la konkludo, ke la recesiojn ĉiam antaŭis monmanko. Laŭ lia opinio, la ŝtato devas direkti per reguligo de la monkvanto en la moncirkulado (per monetaraj politikaj rimedoj).
Friedman laboris kiel prezidenta konsilisto (de Nixon ĝis Reagan) en usono kaj eĉ Ĉilio (1973-74, ĉe Pinochet).
En 2003, Milton Friedman efektive konkludis : “La medio estas problemo multe tro alte taksata. […] Ni poluadas ekde kiam ni spiras. Oni ne fermos la fabrikojn sub la preteksto voli elimini ĉiujn ellasojn de karbonoksido en la atmosferon. Tiel oni povus tuj pendumi sin !”.[1]
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Capitalism and Freedom
- Free to Choose: A Personal Statement
- Monetary History of the United States, 1867-1960 (with Anna Schwartz)
- Money Mischief: Episodes in Monetary History
- Price Theory
- Economic Freedom, Human Freedom, Political Freedom
- Two Lucky People: Memoirs (with Rose Friedman)
- Why Government Is the Problem
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- Naskiĝintoj en Nov-Jorkio
- Mortintoj en Kalifornio
- Naskiĝintoj en 1912
- Mortintoj en 2006
- Nobel-premiitoj pri ekonomiko
- Viroj
- Naskiĝintoj la 31-an de julio
- Mortintoj la 16-an de novembro
- Usonaj statistikistoj
- Usonaj ekonomikistoj
- Usonaj libertarianoj
- Usonaj agnostikuloj
- Usonaj kontraŭkomunistoj
- Usonaj kontraŭsocialistoj
- Usonaj ekonomikaj verkistoj
- Usonaj judoj
- Usonaj malfikciaj verkistoj
- Usonaj Nobel-premiitoj