Jan Tinbergen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jan Tinbergen
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Jan Tinbergen 1982.jpg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1903 (1903-04-12)
en Hago
Morto 9-an de junio 1994 (1994-06-09) (91-jara)
en Hago, Flag of the Netherlands.svg Nederlando
Lingvoj nederlanda lingvo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de Lejdeno
Familio
Frat(in)o Nikolaas Tinbergen
Profesio
Profesio ekonomikistoprofesoro • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr
Medalo de la Nobelpremio

Jan TINBERGEN (Hago, 12-a de aprilo 1903Hago, 9-a de junio 1994) estis nederlanda ekonomikisto. Li, kune kun Ragnar Frisch, en 1969 ricevis kiel unua la Nobel-premion pri ekonomiko.

Tinbergen estis la filo de Dirk Cornelis Tinbergen, instruisto de la nederlanda lingvo, kaj Jeanette van Eek, instuistino.

En 1929 li geedziĝis kun Tine Johanna de Wit kun kiu li ricevis kvar infanojn.

Antaŭ ol Tinbergen sin okupis per ekonomiko li ekstudis en 1921 matematikon kaj fizikon ĉe la universitato de Leiden.

Li rifuzis la militservon kaj devis fari anstataŭan civilan laboron post sia finstudado en 1926. Dum ĉi tiu periodo de 25 monatoj Tinbergen havis troan liberan tempon kaj komencis pristudi ekonomikon. Kiel fanatika membro de la Social-Demokrata Laborpartio (SDAP) li sentis ke li ne multe povas signifi por la partio kun sia scio de la fiziko. La studado de ekonomiko bone servus al la partio.

En 1929 Tinbergen doktoriĝis en fiziko kaj ekonomiko per la disertacio: “Minimumproblemen in de natuurkunde en economie” (Minimumproblemoj en la fiziko kaj ekonomiko).

Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1990. Lia frato estas Nikolaas Tinbergen.