John Charles Harsanyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Charles Harsanyi
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1920 (1920-05-29)
en Budapeŝto
Morto 9-an de aŭgusto 2000 (2000-08-09) (80-jara)
en Berkeley
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per korinfarkto [#]
Religio ateismo [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco HungarioUsono [#]
Alma mater Universitato StanfordUniversitato Eötvös Loránd • Universitato de Sidnejo • Fasori Gimnázium [#]
Memorigilo John Charles Harsanyi
Profesio
Okupo ekonomikistoprofesoro • scienca esploristo [#]
Laborkampo ludoteorioekonomiko [#]
Doktoreca konsilisto Kenneth Arrow [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

John Charles Harsanyi [ĝon ĉas harsanji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Harsányi János Károly [harŝAnji jAnoŝ kAroj] estis hungardevena, usona ekonomikisto, Nobel-premiito[1], membro honora de Hungara Scienca Akademio (1995).

Memortabulo de John Charles Harsanyi

John Charles Harsanyi [1] naskiĝis la 29-an de majo 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 9-an de aŭgusto 2000 en Berkeley.

Biografio[redakti | redakti fonton]

John Charles Harsanyi devenis el juda familio. Li frekventis altlernejon inter 1938-1942. Li iĝis farmaciisto. En 1944 li estis deportita trudlaboristo. Post la 2-a mondmilito li plulernis kaj en 1947 li doktoriĝis. En la sekva jaro pro la ŝtatiĝo li rifuĝis kune kun la fianĉino al Aŭstrio. En 1950 ili migris al Aŭstralio, kie li laboris en fabriko 3 jarojn, poste li instruis en universitato de Brisbane, fine li instruis en Usono. En 1958 li doktoriĝis pri ekonomiko. Li ricevis Nobel-premion en 1994.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • "Cardinal Utility in Welfare Economics and in the Theory of Risk-Taking", Journal of Political Economy (1953)
  • "Games with Incomplete Information Played by "Bayesian" Players, I-III. Part I. The Basic Model" (1967)
  • Essays on Ethics, Social Behavior, and Scientific Explanation (1976)
  • A General Theory of Equilibrium Selection in Games (1988)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]