Bogusław Wolniewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Bogusław WOLNIEWICZ (naskiĝis la 22-an de septembro 1927 en Toruń) – pola filozofo kaj logikisto, kreinto de la ontologio de situacio, tradukinto kaj komentisto de Ludwig Wittgenstein et avidico antisemito.

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

En 1934 komencis lerni en la pola generala lernejo. La dua mondmilito ne haltis lian edukadon, ĉar de novembro 1939 lernis en germana ĝenerala lernejo por poloj kun tre malaltigita instrunivelo.

En la jaroj 1947-1951 studis ĉe Universitato de Mikołaj Kopernik en Toruń, kie iĝis magistro pri filozofio surbaze de la disertaĵo Kritiko de subjektiva idealismo en "Materialismo kaj empiriokritikismo" de Lenin.

En 1956 eklaboris en Katedro pri Filozofio ĉe Supera Lernejo Pedagogia en Gdańsk. En 1962 iĝis doktoro pri homa scienco surbaze de la disertaĵo Semantiko de ĉiutaga lingvo en la nova filozofio de Wittgenstein.

Fine de la 60-aj jaroj iĝis sufiĉe bone konata eksterlande. En 1967 ĉe Universitato de Ĉikago (kiel visiting associate professor). Samjare lekciis ĉe Universitato de Bostono kaj Universitato Cornell. En 1968 estis unu el kvar referistoj de Kolokvo pri Wittgenstein ĉe Internacia Kongreso en Vieno. En 1970 lekciis ĉe Moskva Ŝtata Universitato, en 1972 ĉe filadelfia Universitato Temple, en 1975 ĉe Universitato de Kembriĝo kaj en Leeds.

Publicisto kaj felietonisto de Nasz Dziennik, Najwyższy CZAS, ofta gasto en Televido Trwam kaj Radio Maryja. En 2005 startis en parlamenta balotado ligite al listo de la Platformo de Janusz Korwin-Mikke.

En 2006 kune kun patro Mieczysław Albert Krąpiec kaj pastro Czesław Bartnik iniciatis Socian Sendependan Grupon pri Etiko de Amaskomunikiloj, kiu starigis al si celon: informi honeste publikan opinion en la lando kaj eksterlande pri ĉiaj iniciatoj en amaskomunikiloj kaj ĉirkaŭ ili, kiuj minacas al moraleco aŭ libereco de publika diskuto.

Fine de 2007 aktiviĝis por iniciatita de profesoro Jerzy Robert Nowak agado kontraŭ la libro Strach (Timo) de Jan Tomasz Gross priskribanta rilatojn polajn-judajn dum la dua mondmilito partoprenante en kulkaj renkontoj, kie akre kritikis la publikaĵon.

En 2009 eniris la Defendo-Komitaton de Bona Nomo de Pollando kaj de Poloj iniciatitan de Jerzy Robert Nowak.

Penso[redakti | redakti fonton]

Bogusław Wolniewicz specialiĝas pri filozofio de religio kaj la nuntempa filozofio. Li distanciĝas de la ĉefaj fluoj en filozofio de la 20-a jarcento kaj akceptas tezojn de "grandaj pensuloj", i.a. Aristotelo, Leibniz, Hume, Kant kaj precipe Wittgenstein. Li estas kritika rilate al freudismo, fenomenologio, postmodernismo kaj religia fundamentalismo kaj de la 90-aj jaroj ankaŭ al marksismo. Reprezentas analitikan kaj metafizikan sintenon. La ĉefaj premisoj de lia penso estas aksiologia absolutismo en raciisma versio kaj metafizika pesimismo en rigardo al la homo kaj socio.

Filozofio de kulturo kaj opinioj pri kristanismo[redakti | redakti fonton]

Bogusław Wolniewicz opinias ke ne ekzistas io tia kiel Dia Providenco kaj la homoj povas kalkuli nur al si mem. Li ankaŭ ne kredas postmortan vivon. Tamen ne neas ekziston de pli supera inteligenteco. En pluraj problemoj ne samopinias kun la katolika eklezio, sed ĝin estimas (kiel kristanismon ĝenerale) kaj konsideras ĝin unu el fundamentoj de la eŭropa kulturo.

Filozofio de leĝo[redakti | redakti fonton]

Filozofio de leĝo laŭ li estas antaŭ ĉio, apartenanta al filozofio de kulturo, pripenso pri la loko de la leĝo en la eŭropa civilizo, kies rezulto estas liaj konvinkoj pri problemo de la ĉefa puno. La romia leĝo estas laŭ Bogusław Wolniewicz la tria, post la scienca mondkoncepto kaj la kristana religio, fundamento de la europa civilizo. Por la romia leĝaro fundamenta estas la principo de justeco formulita de Cicerono kaj Ulpian Domitius suum cuique tribuere (redoni al ĉiu tion, kio ŝuldatas). Justeco ne estas laŭ ĉi tiu principo formulita utilisme, t.e. kiel aro da avantaĝoj, kiujn oni povas gajni vivante laŭ iuj principoj, sed objektive, ĝi ja apelacias al ekstera morala ordo. Krimo estas difekto de ĉi tiu ordo, puno do estas ties reaperigo. Pro objektiveco de la morala mondordo la justa puno povas dependi ekskluzive de grado de la kulpo: ĝi ne povas dependi de ajnaj eksteraj profitoj, kiujn eventuale oni povus ricevi altigante aŭ malaltigante punon en maniero neadekvata al kulpo. Puno do ne estas ajna speco de venĝo, kiun la socio direktas al krimulo, ĉar venĝo nur pliigas spertitajn maljustaĵojn. Puno do estas prava reago, kiu egaligas la maljustaĵojn sendepende tamen de eventualaj avantaĝoj aŭ perdoj, kiujn iu povus ĉe tio ricevi.

Bogusław Wolniewicz opinias ke aperanta nuntempe ofta kontraŭstaro al mortpuno estas rezulto de krizo de la eŭropa kulturo kiel tuto. Laŭ la filozofo la plej verŝajna konsekvenco de tia stato de la aferoj estas nasko de nova totalismo.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sławomir Kalembka (redaktoro), Pracownicy nauki i dydaktyki Uniwersytetu Mikołaja Kopernika 1945-1994. Materiały do biografii (Sciencistoj kaj didaktikistoj de la Universitato de Koperniko 1945-1994. Materialoj por biografio), Wydawnictwo Uniwersytetu Mikołaja Kopernika, Toruń 1995
  • Mieczysław Omyła (redaktoro), Skłonność metafizyczna. Księga pamiątkowa Bogusławowi Wolniewiczowi w darze (Inklino metafizika. Memorlibro omaĝe al Bogusław Wolniewicz donace), Warszawa 1997 [kun la plena bibliografio ĝis 1998]
  • Mieczysław Omyła, Ulrich Schrade, Bogusław Wolniewicz, en: Witold Mackiewicz, Polska filozofia powojenna (Pola postmilita filozofio), volumo 2, Warszawa 2001
  • Tomasz Sommer, "Wolniewicz – zdanie własne. Wywiad rzeka z najbardziej prawoskrętnym polskim profesorem filozofii" (Wolniewicz - propra opinio. Intervjuo-rivero kun la plej dekstrula pola profesoro pri filozofio), 3SMedia, Warszawa 2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]