Mein Kampf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mein Kampf
Mein Kampf
Unua eldono
Aŭtoroj
Aŭtoro Adolf Hitler
Eldonado
Eldonjaro 1925
v  d  r
Information icon.svg

Mein Kampf (germane por "Mia Batalo" aŭ "Mia Lukto") estas libro de Adolf Hitler kaj eldoniĝis en du volumoj. Ĝi estas miksaĵo de aŭtobiografio de Hitler kaj lia filozofio de naziismo. La unua volumo, Eine Abrechnung, ("Konto") estis eldonita en 1925, kaj la dua volumo, Die Nationalsozialistische Bewegung ("La Naci‑Socialisma Movado"), en 1926. Hitler skribis la libron en bavaruja malliberejo[1].

Enhavo[redakti | redakti fonton]

En la libro, Hitler deklaris, ke judismo kaj komunismo estis la du ĉefaj malbonoj de la mondo kaj skribis pri ilia necesa detruo. Li ankaŭ kredis la judismon kaj komunismon interligitaj, inspirite de la libro de la usona aŭtomobilfabrikisto Henry Ford The International Jew ("la internacia judo")[2].

Hitler skribis pri la tiama estonteco de Germanio:

Hitler skribis en Zweites Buch (laŭlitere "dua libro"), pri la daŭra alianco kun la Unuiĝinta Reĝlando en milito kontraŭ Usono, kiun li malofte mencias en Mein Kampf.

Mein Kampf diskutas ankaŭ hierarkion de la aroj de homo laŭ haŭtkoloro kun la "arjoj" (al kiuj apartenas la germanoj) ĉe la supro, kaj la judoj ĉe la malsupro. La libro estas kontraŭ‑juda, unufoje postulas la ekstermon de la judaro.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la libro, Hitler kondamnis Esperanton pro esti produkto de la judoj:

Citaĵo
 ‘Tiel longe, kiel la judo ne fariĝos la mastro super la aliaj popoloj’, [Adolf] Hitler skribis, ‘li vole‑nevole devas paroli ilian lingvon, sed tuj kiam tiuj estos liaj servutuloj, ili ĉiuj devos lerni unu universalan lingvon (ekz[emple] Esperanton!), tiel ke ankaŭ per ĉi tiu rimedo la judaro povus regi ilin pli facile.’ 
— Bernhard Westerhoff[3]

Historio post eldono[redakti | redakti fonton]

Franclingva versio (1934)

En la komenco, Mein Kampf vendiĝis malabunde, sed vendiĝis pli bone post kiam Hitler ekhavis potencon. La libro estis preskaŭ deviga por ĉiuj germanoj. La tuta vendokvanto superis dek milionojn da ekzempleroj en 1945. Ĝi estas malpermesita en multaj landoj, sed estas libere disponebla en Usono, la Unuiĝinta Reĝlando, kaj Brazilo, kie ĝi estis tradukita de esperantisto Julio de Matos Ibiapina.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Worthington, Jay (2003). “Mein Royalties”, Cabinet (en) (10 Property). 
  2. Löwy, Michael; Varikas, Eleni (2007-04-01). “Rasismo kaj eŭgenismo inter la mondmilitoj: Antaŭuloj kaj aliancanoj de la naziismo en Usono”, Le Monde diplomatique. 
  3. Westerhoff, Bernhard. (2007) Lidia: La vivo de Lidia Zamenhof: Filino de Esperanto, Tradukis Wendy Heller, p. 184. ISBN 978-90-77066-36-2.

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]