Dilemo de erinaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La dilemo de la erinaco estas analogio de Arthur Schopenhauer por priskribi la malfacilecon de la homaj rilatoj. Grupo de erinacoj decidas proksimiĝi por varmigi unu la alian dum la vintro. Sed pro iliaj pikiloj, la erinacoj ne povas tre proksimiĝi sen damaĝo.

Simile, laŭ Schopenhauer, la homoj ne povas tre familiariĝi sen emocia damaĝo.