Adele Schopenhauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adele Schopenhauer
Persona informo
Naskonomo Luise Adelaide Lavinia Schopenhauer
Naskiĝo 12-an de julio 1797 (1797-07-12)
en Hamburgo
Morto 25-an de aŭgusto 1849 (1849-08-25) (52-jaraĝa)
en Bonno
Tombo Alter Friedhof Bonn
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hamburgo
Familio
Patro Heinrich Floris Schopenhauer
Patrino Johanna Schopenhauer
Frat(in)o Arthur Schopenhauer
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Adele SCHOPENHAUER (vere: Luise Adelaide Lavinia, pseŭdonimoj: Henriette Sommer, Adrian van der Venne; naskiĝinta la 12-an de junio 1797 en Hamburgo, mortinta la 25-an de aŭgusto 1849 en Bonn) estis germana verkistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la frua morto de la patro Heinrich Floris ŝi venis en 1806 kun la patrino Vajmaron kie ŝi iĝis konata en la tetrinkrondoj de elstaruloj. Kun Johann Wolfgang von Goethe, kiun ŝi nomis patro, ŝi havis amikecon dumvivan. Private Adele instruitis en malnovaj kaj modernaj lingvoj, muziko, arto kaj pentrado. Kun la patrino ŝi povis entrepreni multajn studvojaĝojn. La unuaj poemoj estiĝis ene de literatura rondo kiun estis fondinta ŝia intima amikino Ottilie von Pogwisch. Post kiam la familia havaĵaro perditis ŝi translokiĝis en 1829 kun la patrino je Rejno kaj ekloĝis en 1832 en Bonn. Tie ĉi Adele serĉis la kontakton de la klerulino Sibylle Mertens-Schaaffhausen konatiĝante kun Annette von Droste-Hülshoff kun kiu ŝi flegis fruktodonan interŝanĝon kulturan pri verkaro ŝia. En 1837 Adele iris al Jena kid ŝi zorgis pri panjo ĝismorte. Pro ke la havaĵaro propra estis konsumita Adele decidis dediĉi sin tute je la profesio verkista. La lastajn vivojarojn ŝi pasigis, suferante je utera malsano, kun Sybille Mertens-Schaaffhausen precipe en Romo kaj Napolo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Schopenhauer ne estas ampleksa; literaturhistorian dignigon oni faris nur dum la lastpasintaj jaroj kaj ĝi ankoraŭ malekzistas por kelkaj verkohlte. Sub malpseŭdonimo ŝi publikigis la fabelojn Haus-, Wald- und Feldmärchen (1844) kaj du romanojn: Anna (1845) kaj Eine dänische Geschichte (1848); la mallaste menciita romano havas membiografiajn trajtojn. Ĉe Hausmärchen realiĝas malpermesitaj erotikaj deziroj de la protagonistino sub la formo de doma koboldo. En la romanoj pri aktualaj virinaj biografioj ŝi kritikis la sociale submetitan rolon de la virinoj postulante pli bonajn kleriĝŝancojn por ili. Krome atakitis de ŝi la politika reakcio en la Germanujo bidermajra. Goethe, Karl Immermann kaj Annette von Droste-Hülshoff tre ŝatis la talenton de la ege klerita kaj artiste kapabla virino kiu krome estis bona aktorino kaj deklamistino. Papertondadon ŝi ankaŭ volonte kaj perfekte faris.

Papertondaĵoj[redakti | redakti fonton]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Anna. Ein Roman aus der nächsten Vergangenheit, Theil 1–2; Leipzig: Brockhaus, 1845
  • Eine dänische Geschichte; Braunschweig: Westermann, 1848
  • Gedichte und Scherenschnitte, 2 Bände; hrsg. von H. H. Houben und Hans Wahl. Leipzig: Klinkhardt, 1920.
    • Band 1: Gedichte
    • Band 2: Scherenschnitte
  • Haus-, Wald- und Feenmärchen; Leipzig: Brockhaus, 1844.
  • Tagebuch einer Einsamen; eldonis kaj antaŭparole ornamis H. H. Houben. Mit Scherenschnitten der Autorin und einem Anhang von Rahel E. Feilchenfeldt-Steiner; München: Matthes & Seits Verlag, 1985.
  • Florenz. Ein Reiseführer mit Anekdoten und Erzählungen; 1847/48; eldonis Waltraud Maierhofer. Weimar: VDG 2007.
  • Vom-Niederrhein; eldonis Ulrich Bornemann. Kalender für das Klever Land auf das Jahr 2009. Kleve 2008. S. 99–117. ISBN 978-3-89413-009-1

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anna Brandes: Adele Schopenhauer in den geistigen Beziehungen zu ihrer Zeit, Gelnhausen 1930
  • Gabriele Büch: Alles Leben ist Traum. Adele Schopenhauer. Eine Biographie; Berlin 2002, ISBN 3-7466-1797-9
  • Domietta Seeliger: Adele Schopenhauer. Nicht nur die Schwester des Philosophen. Analyse des Erzählwerks von Adele Schopenhauer und der dramatischen Dichtung „Erlinde“ von Wolfgang Maximilian von Goethe und Adele Schopenhauer (= Europäische Hochschulschriften Reihe 1, Deutsche Sprache und Literatur, Band 1901). Lang, Frankfurt am Main u. a., 2004, ISBN 3-631-53227-X (Dissertation Universität Perugia 2004, 223 Seiten).
  • Karsten Hein: Ottilie von Goethe (1796–1872). Biographie und literarische Beziehungen der Schwiegertochter Goethes (= Europäische Hochschulschriften. Reihe 1: Deutsche Sprache und Literatur, Band 1782). Peter Lang, Frankfurt am Main u. a. 2001, ISBN 3-631-37438-0
  • Ilse Pohl: Miniaturen – Über Cornelia Goethe, Adele Schopenhauer, Clara Schumann und Annette von Droste-Hülshoff; Verlag der Cornelia Goethe Akademie, Frankfurt am Main, 2005; ISBN 3-933800-06-4
  • Angela Steidele: Geschichte einer Liebe: Adele Schopenhauer und Sibylle Mertens; Suhrkamp/Insel, Berlin und Frankfurt 2010 ISBN 978-3-458-17454-7
  • Christina Ujma, Rotraut Fischer: „Florenz lebt!“, Adele Schopenhauer, Fanny Lewald und die Florenzbeschreibungen in Vor- und Nachmärz. In: Jahrbuch für internationale Germanistik, Band 40. Bern 2008, 2, S. 85–104.
  • Max Hecker: Ferdinand Heinke in Weimar. In: Goethejahrbuch. 47, 1927, p. 251–306.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Seeliger, Domietta, "Schopenhauer, Adele", ĉe: Neue Deutsche Biographie 23 (2007), p. 473-474, (tie ĉi interrete)