Fanny Lewald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lewald Fanny en 1848

Fanny LEWALD (naskiĝinta la 24-an de marto 1811 en Kenigsbergo, mortinta la 5-an de aŭgusto 1889 en Dresdeno) estis germana verkistino. En 1828 ŝi konvertiĝis de judismo al protestantismo. Ŝin edzinigis en 1854 la gimnaziinstruisto Adolf Stahr.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filino de vinkomercisto kaj urba konsiliano, ŝi havis ok gefratojn. Influis ŝin malpli la judaj tradicioj ol la tipa pruseco de la patro. Li kontrolis la privatan kaj lernejan vivon de la infanoj skrupulege. Malgraŭ ke li favoris la senĉesan scivolemon de la filino, Fanny baldaŭ alfrontis dilemon de sia klaso devi forlasi jam en la aĝo de 13 jaroj la superan lernejon por dediĉi si al dommastrumado kaj pianoludo. En la aĝo de 17 jaroj ŝi konvertiĝis al kristanismo sen vera volo. Kaŭzo estis geedzecintenco kun juna teologo kiu ankoraŭ antaŭ la nupto forpasis.

Plaĉa interrompo de atendotempo estis la vintro 1832/33, kiam la patro veturis kun ŝi al vroclavaj parencoj por trovi promesplenan fraŭlon. En la libera doma etoso de la onklo Friedrich Jakob Lewald ŝi aŭdis unuafoje liberajn kaj spritajn disputadojn pri politiko, literaturo kaj socialaj problemoj. Ŝi ankaŭ konatiĝis kun skribaĵoj de anoj de Juna Germanio (de Heine, Börne kaj Gutzkow) kiujn ŝi ekŝatis ege. Ŝi enamiĝis kun la inteligenta kaj politike interesata kuzo Heinrich Simon, kiu siavice ne spertis profundegan inklinŝaton por ŝi. Sed gravega por la posta vivo de ŝi estis la renkonto tamen, ĉar de tiam Fanny ne plu pretis akcepti geedziĝojn farotajn nur pro racio. Sekve ŝi edziniĝis ne antaŭ la aĝo de 32 jaroj; ĝis tiam ŝi restu apudfamilie, dume ŝiaj fratoj faris universitatajn karierojn.

Konsekvence ŝi publiciste ekbatalis por la plibonigo de la edukado de knabinoj kaj por la rajto de virinoj elekti ian profesian trejniĝon. Instigon al verkado donis la onklo August Lewald. Kiel eldonisto kaj redaktisto ĉe la periodaĵo "Europa" li publikigis, sen scio de la nevino, vojaĝrakontojn de ŝi. Krome li invitis ŝin verki ion en 1841 okaze de kenigsbergaj ovacifestoj por reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a. Sekve eĉ la patro ne plu povis maljesi la volon perlabori vivon verkiste. Do ŝi ekloĝis en Berlino kie ŝi baldaŭ prezentis la romanon Clementine (1842) kaj furoris ĉe legantoj danke al la romano Jenny (1843).

Graveco[redakti | redakti fonton]

Kune kun la tre diversa Ida Hahn-Hahn kaj Luise Mühlbach ŝi nombriĝis inter la unuaj verkistinoj kiuj povis perlabori la vivon skribante. Ŝiaj romanoj havis imponan eldonkvanton de kvar mil da ekzempleroj ĝuante debiton. La demando je skribaĵoj de ŝi post mallonga tempo grandis. Bonajn rilatojn havis ŝi kun Theodor Mundt, Luise Mühlbach, Franz Dingelstedt, Karl Gutzkow. Ege decidega estis ankaŭ vojaĝo Italujon en 1845, kie ŝi konatiĝis kun Bernhard von Lepel, Therese von Bacheracht kaj la arthistoriisto Adolf Stahr. Stahr, estante kunedza kaj havante kvin infanojn, edzinigis ŝin en 1854. La sekvajn du jardekojn iĝis por ŝi la plej feliĉa fazo kaj kreiva kulmino. Berline ŝi tenadis propran literaturan salonon kiun frekventis krom Gutzkow, Varnhagen von Ense, Henriette Herz kaj Berthold AuerbachTheodor Fontane.

Kun Stahr ŝi entreprenis multajn vojaĝojn ekloĝonte, pro respekto de lia malbona sanstato, en Wiesbaden. Post lia forpaso en 1876 ŝi reiris Berlinon.

La literaturhistorie plej gravaj aferoj de Lewald estis ŝiaj fruaj kreitaj dum antaŭmarto. Temoj de ŝi preferataj estis edukado de knabinoj/karieroj de virinoj, emancipiĝo de judoj, demokratiigo de arto kaj politika vivo, neniigo de klasaj diferencoj kaj la batalo kontraŭ - fare de virinoj - nelibervole faritaj geedziĝoj. Tamen post 1848 ŝia modernig-elano iom ŝrumpis kaj ekmodelis por ŝi jam ne Heinrich Heine, sed Goeto; tendencan literaturon ŝi neglektis kontraŭ vera poezio. Orientiĝinte je la goeta verko Dichtung und Wahrheit ŝi publikigis en 1861 ŝian aŭtobiografian libron Lebensgeschichte.

Historie ŝi tre interesas por sorto de burĝklasaj malviroj dum la tempo de Restaŭrado. Malgraŭ ŝi pli malfrue ne plu ŝatas skribi aferojn kun politika mesaĝo sed verajn artaĵojn, ŝi neniam radike forlasis la engaĝiĝon por virinaj demandoj. Tion atestas ekz. Osterbriefe für die Frauen (1863) kaj la pampletoza aĵo Für und wider die Frauen (1870).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Strato en Dresdeno portas ŝian nomon.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Eine Lebensfrage, 1845
  • Diogena, Roman v. Iduna Gräfin H … H …, 1847 (anonime, satiro pri Ida Hahn-Hahn)
  • Prinz Louis Ferdinand, 1849
  • Wandlungen, 1853
  • Adele, 1855
  • Von Geschlecht zu Geschlecht, 1866
  • Benedikt, 1874
  • Benvenuto, 1875
  • Die Familie Darner, 1887

rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Dritte Stand, 1845
  • Ein armes Mädchen, 1846
  • Deutsche Lebensbilder, 1856
  • Treue Liebe, 1883

vojaĝliteraturo[redakti | redakti fonton]

  • Italienisches Bilderbuch, 1845
  • England und Schottland, 1852

membiografiaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Erinnerungen aus dem Jahre 1848, 1850
  • Meine Lebensgeschichte, 1861-63
  • Zwölf Bilder nach dem Leben, 1888

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Möhrmann, Renate, "Lewald, Fanny" ĉe: Neue Deutsche Biographie 14 (1985), p. 409-410 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]