Saltu al enhavo

Theodor Fontane

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Fontane
Persona informo
Theodor Fontane
Naskiĝo 30-an de decembro 1819 (1819-12-30)
en Neuruppin
Morto 20-an de septembro 1898 (1898-09-20) (78-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Friedhof II der Französisch-Reformierten Gemeinde (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Große Hamburger Straße • Mariannenplatz vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater école professionnelle de Berlin (fr) Traduki (1833–1834)
Altes Gymnasium Neuruppin (en) Traduki (1832–1833) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Theodor Fontane
Memorigilo Theodor Fontane
Familio
Patro Louis Henri Fontane (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Emilie Fontane (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Elise Fontane (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Emilie Fontane (en) Traduki (1850–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Friedrich Fontane (en) Traduki, Martha Fontane (en) Traduki, George Fontane (en) Traduki, Theodor Fontane (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo apotekisto
ĵurnalisto
kritikisto
teatra kritikisto
milita ĵurnalisto
romanisto
historiisto
tradukisto
verkisto
poeto
libretisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo kaj ĵurnalismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1839– vd
Verkado
Verkoj Effi Briest ❦
Frau Jenny Treibel ❦
Cécile ❦
Aus England ❦
Jenseit des Tweed ❦
Ramblings through Brandenburg ❦
Kriegsgefangen ❦
Before the Storm ❦
Grete Minde ❦
Ellernklipp ❦
L'Adultera ❦
Schach von Wuthenow ❦
Graf Petöfy ❦
Christian Friedrich Scherenberg und das literarische Berlin von 1840 bis 1860 ❦
Unterm Birnbaum ❦
Trials and Tribulations ❦
Stine ❦
Quitt ❦
Irretrievable ❦
Meine Kinderjahre ❦
Die Poggenpuhls ❦
Von Zwanzig bis Dreißig ❦
Der Stechlin ❦
Mathilde Möhring ❦
Q19214624 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Theodor Fontane, aŭ plennome: Henri Théodore Fontane (naskiĝis 30-a de decembro 1819 en Neuruppin, mortis 20-a de septembro 1898 en Berlino) estis germana verkisto de hugenota deveno.

Konforme al la deziro de sia patro li unue fariĝis apotekisto. En 1849 li finis tiun ĉi karieron kaj eklaboris kiel ĵurnalisto, militreportero, felietonisto kaj teatra kritikisto. Plej fruktedone li verkis en la tempo post 1876: tiam estiĝis granda kvanto da romanoj, rakontoj, noveloj kaj poeziaĵoj.


Vivo kaj agado

[redakti | redakti fonton]

Fontane laboris inter 1840 kaj 1843 en la apotekoj de Neubert kaj de Struve en Lepsiko kaj Dresdeno dum kio li renkontis gravajn literaturistojn. En 1844 vojaĝis li al Anglujo antaŭ eksetliĝo en Berlino. Tie ĉi li ekde 1849 tute dediĉis sin al verkado. En 1852 sekvis dua vojaĝo al Anglujo por esplori la malnovanglan baladojn surloke. De tio estiĝis »Ein Sommer in London« (Dessau 1854). Tria enangluja estatdo (1855–59) fariĝis por studi la anglajn teagron, artojn, literaturon; de tio ĉi estiĝis »Aus England. Studien und Briefe« (Stuttgart 1860) kaj »Jenseit des Tweed. Bilder und Briefe aus Schottland« (Berlino 1860, apud »Ein Sommer in London«, nova eldono sub la titolo »Aus England und Schottland«, Berlino 1899).

Inter Von 1860 kaj 1870 li estis redaktisto de la anglalingva rubrikaro de la gazeto »Neue Preußische Zeitung«, dum kio eblis travojaĝo la novan patrujon Brandenburgio. Fontane vizitis la brandenburgiajn urbojn, monaĥejojn kaj batalkampoojn el kio naskiĝis la ege furora verko »Wanderungen durch die Mark Brandenburg« (Berlino 1862–82, kvar volumoj). Pli malfrue li priskribis la militajn sukcesojn de la prusoj en Ŝlesvigo kaj Bohemujo je »Der schleswig-holsteinische Krieg im Jahr 1864« (Berlino 1866) kaj »Der deutsche Krieg von 1866« (Berlino 1869–71). En 1870 li vizitis la batalejojn en Franclando kaj kaptiĝis en oktobro je Domremy fare de liberkorpusano: nur post tri monatoj sukcesis la liberiĝo. La travivaĵojn ĉi-tiajn li rave rakontis je la verko »Kriegsgefangen. Erlebtes 1870« (Berlino 1871)). Poste verkis li pri la sama temo: »Aus den Tagen der Okkupation; eine Osterreise durch Nordfrankreich und Elsaß-Lothringen« (Berlino 1872) kaj »Der Krieg gegen Frankreich 1870–1871« (Berlino 1874–76).

Fontane dum du jardekoj (1870-1890) oni ŝatis ankaŭ kiel talentan teatrokritikiston (i.a. la legantaro de la berlina kaj tutgermania "Vossische Zeitung"). Pro meritegoj pri la germanlingva literaturo lia imperiestra moŝto donis al lin en 1891 premion de 3000 markoj pro ke aljuĝo de Ŝilera Premio ne eblis. En 1894 la berlina universitato nomumis lin honora doktoro.

Kiel poeto li jam en 1851 publike aperis per »Gedichten« (oka eldono, Stutgarto 1902) sed tamen la veraj furorantaj verkoj estis de la maljuna Fontano. La verko »Balladen« (Berlino 1861) brilas per ega forto malgraŭ ega lingva kurta koncizeco. La lirikaĵoj samtempe estas tiel sobraj kiel molaj: tio tre taŭgas por esprimi soldatan tonon. La inventema prozaro bone bildigas la aferojn, nature kaj bunte. Lia radika realismo intertempe ne ŝparas sentimentojn. Lia humuro estas tipe platdiĉa. En siaj rakontoj li prirakontis ĉiujn soci-tavolojn de Norda Germanujo, knter kiuj tre menciindas: »Vor dem Sturm« (romano el la vintro 1812–13; Berlino 1878) kaj la noveloj »Grete Miude« (Berlino 1880), »Ellernklipp« (Berlino 1881), »L'Adultera« (Vroclavo 1882), »Schach von Wuthenow« (Lepsiko 1883); krome la romanoj »Graf Petöfy« (kvara eldono, Lepsiko 1903), »Unterm Birnbaum« (Berlino 1885), »Cecile« (Berlino 1887), »Irrungen, Wirrungen« (Berlino 1888), »Stine« (Berlino 1890),»Quitt« (Berlino 1891), »Unwiederbringlich« (Berlino 1891), »Frau Jenny Treibel« (Berlino 1892), »Effi Briest« (Berlino 1895), »Die Poggenbühls« (Berlino 1896) kaj »Der Stechlin« (Berlino 1899); »Von, vor und nach der Reise«, Plaudereien und kleine Geschichten (Berlino 1893).

Ekster tio skribis li: »Christ. Friedr. Scherenberg und das literarische Berlin von 1840–1860« (Berlino 1885) kaj la aŭtobiografian romanon »Meine Kinderjahre« (Berlino 1894) kun la daŭrigo »Von Zwanzig bis Dreißig« (Berlino 1898).

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Gedichte (poemoj, 1851)
  • Wanderungen durch die Mark Brandenburg (vojaĝfelietono, 1862-82)
  • Der Krieg gegen Frankreich 1870-71 (militraporto, 1873)
  • Vor dem Sturm (historia romano, 1878)
  • Grete Minde (krimrakonto, 1880)
  • Ellernklipp (krimrakonto, 1881)
  • L’adultera (romano, 1882)
  • Schach von Wuthenow (novelo, 1883)
  • Unterm Birnbaum (krimrakonto, 1885)
  • Irrungen, Wirrungen (romano, 1888)
  • Stine (romano, 1890)
  • Unwiederbringlich (romano, 1891)
  • Frau Jenny Treibel (romano, 1892)
  • Effi Briest (romano, 1895)
  • Die Poggenpuhls (romano, 1896)
  • Der Stechlin (romano, eld. 1899)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]