Giacomo Leopardi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Giacomo Leopardi
Giacomo Leopardi.jpg
Persona informo
Naskonomo Giacomo Taldegardo Francesco di Sales Saverio Pietro Leopardi
Naskiĝo 29-an de junio 1798 (1798-06-29)
en Recanati
Morto 14-an de junio 1837 (1837-06-14) (38-jara)
en Napolo
Mortokialo ĥolero
Lingvoj itala lingvogreka lingvolatina lingvo
Ŝtataneco Papa Ŝtato
Subskribo Giacomo Leopardi
Familio
Patro Monaldo Leopardi
Patrino Adelaide Antici Leopardi
Frat(in)o Paolina Leopardi
Profesio
Profesio verkisto • poeto • filozofo • filologo • tradukisto • eseisto • literaturkritikisto
Verkoj Q3602986
Q4489699
Q3625268
Canti
Q3676473
Q3710307
Q3730665
La ginestra
L'infinito
Q3823759
Q3847128
Small Moral Works
Q3895154
Q3795058
Q3899171
Q3795657
Q3964975
Zibaldone
TTT
Retejo http://www.leopardi.it
Information icon.svg
vdr

Giacomo LEOPARDI, [ĜAkomo leoPArdi] 29-an de junio 1798 - 14-an de junio 1838, estas grava itala poeto. Li estas rigardata kaj instruata al la italaj lernejanoj kiel unu el la grandaj klasikuloj de itala literaturo. Sed estas apenaŭ konata eksterlande.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Giacomo Leopardo naskiĝis en 1798 en Recanati (urbeto en la teritorio de Ancona) el nobela familio, kiu, pro monaj malfacilaĵoj, devigis lin vivi en la malgranda urbeto for de la influoj de la eŭropa kulturo. Lia patro, erudicia rakciulo, kaj du pastroj instruis lin ĝis la deka jaro. Poste li, sola, utiligante la riĉan patran bibliotekon, daŭre studegis dum sep jaroj kun domaĝo al sia sanstato: li lernis la klasikajn, hebrean kaj modernajn lingvojn kaj verkis eseojn kaj versojn eĉ greklingve. Li revis gloron, kiun la solecaj studoj instigis en li. Sed la angoro pro lia sanstato kondukis lin en spiritan krizon: li forlasis la erudiciajn studojn, legis verkojn de modernaj aŭtoroj, korespondis kun italaj verkistoj por rompi sian izolitecon. Li fariĝis pesimisto, forlasis la katolikajn konvinkojn por la materialismaj. Dudekjaraĝa li klopodis fuĝi el Recanati sen sukceso; tamen, diversaj famaj liaj idiliaj poemoj estas tiutempaj. Nur post kelkaj jaroj la patro konsentis al li iri al Romo ĉe patrinaj onkloj; sed estis tro malfrue por lia korpa kaj spirita stato. Liaj Moralaj verketoj estas tiutempaj.

Dum kelkaj jaroj li laboris por milana eldonisto kaj estis en Bolonjo kaj Florenco, kie li vizitadis la katolikajn liberalajn rondojn, kaj en Pisa, kie li reprenis la poezian verkadon. Tridekjara, pro monaj malfacilaĵoj, li revenis al Recanati, kie li verkis siajn plej belajn idiliojn. Helpate de amikoj, li povis foriri el Recanati kaj veni al Florenco, kie li vizitadis la liberalajn rondojn kaj prizorgis la eldonon de la Kantoj. Tie li suferis pro arda pasia amo al virino: tiu pasio finiĝis per akra seniluziiĝo. La lastajn jarojn li trapasis en Napolo, kie lin gastigis geamikoj: tie li mortis pro koratako en 1837.

Lia neskuebla, sed konscia, pesimismo pri la vivo, eĉ tuta nihilismo, la duonpatrina naturo, en liaj verkoj transformiĝas en mesaĝon de homa solidareco. Kalocsay, pri li, diris, ke liaj poemoj "signife influis la pluan evoluon de la tuta itala kaj tutmonda poezio".

Tipa citaĵo el li:

Ĉio estas neniaĵo en mondo, ĝis mia malespero mem.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kantoj. Esperantigis Nicolino Rossi. Napoli: Napola Esperanto-Asocio, 2012.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Proze[redakti | redakti fonton]

  • Epistolario
  • Zibaldone di pensieri
  • Discorso sopra lo stato presente dei costumi degl'italiani
  • Operette morali

Poezie[redakti | redakti fonton]

  • Canti, kiu enhavas L'infinito
  • Paralipomeni della Batracomiomachia
  • I nuovi credenti.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Walter Binni, La protesta di Leopardi, Milano, Sansoni, 1995.
  • Luigi Blasucci, Leopardi e i segnali dell'infinito, Bologna, Il Mulino, 1985.
  • Luigi Blasucci, I tempi dei "Canti". Nuovi studi leopardiani, Torino, Einaudi, 1996.
  • Ugo Dotti, Il savio e il ribelle. Manzoni e Leopardi, Roma, Editori Riuniti, 1993.
  • Giulio Ferroni, Storia della letteratura italiana, Torino, Einaudi, 1991.
  • Carlo Ferrucci, Leopardi filosofo e le ragioni della poesia, Venezia, Marsilio, 1987.
  • Salvatore Natoli, Antonio Prete, Dialogo su Leopardi. Natura, poesia, filosofia., Milano, Bruno Mondadori, 1998.
  • Mario Pazzaglia, Letteratura italiana, Bologna, Zanichelli, 1991.
  • Giuseppe Petronio, Compendio di storia della letteratura italiana, Scandicci-Firenze, Palumbo, 1968.
  • Gaspare Polizzi, Leopardi e “le ragioni della verità”. Scienze e filosofia della natura negli scritti leopardiani, Roma, Carocci Editore, 2003.
  • Antonio Prete, Il pensiero poetante, Milano, Feltrinelli, 1980.
  • Carlo Salinari, Storia della letteratura italiana, Roma-Bari, Laterza, 1991.
  • Mario Sansone, Storia della letteratura italiana, Milano-Messina, Principato, 1960.
  • Marco Santagata, Quella celeste naturalezza : Le canzoni e gli idilli di Leopardi, Bologna, Il Mulino, 1994.
  • Natalino Sapegno, Compendio di Storia della Letteratura Italiana, Firenze, La Nuova Italia, 1958.
  • Emanuele Severino, Cosa arcana e stupenda, Milano, Rizzoli, 2006.
  • Sergio Solmi, Studi e nuovi studi leopardiani, Napoli, Riccardo Ricciardi, 1975.
  • Enzo Ramazzina, "Conoscere la metrica, vol. II. L'arte della versificazione" (pagg. 222-226 su G. Leopardi), Padova, Vincenzo Grasso Editore, 2011 - ISBN 978-88-95352-37-4
  • Massimo Colella, Silvia da Leopardi a Zanzotto. Un esercizio di intertestualità, in «Italianistica», XLIII, 1, 2014, pp. 123-132.
  • Massimo Colella, L’«infinita beltà» e il «disadorno ammanto». Una rilettura dell’Ultimo canto di Saffo, in «Rivista di Letteratura Italiana», XXXIII, 2, 2015, pp. 51-75.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]