L'infinito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Giacomo Leopardi, verkisto de la poemo «L' infinito», unu el la plej famaj kaj aprezataj de la itala literaturo. Portreto farita de A. Ferrazzi (1820), Recanati, Dom-Muzeo Leopardi.

L'infinito estas poemo verkita de la itala romantika poeto Giacomo Leopardi (29-an de junio 1798 - 14-an de junio 1837). La poemo estis verkita en 1818 kaj 1819 kaj eldonita en volumo de la poezia libro de Leopardi titolita "Idilli" (Idilioj) en 1826, en 1831 ĝi estis publikigita en la poezia kolekto I Canti (Kantoj). "L'infinito" estis konsiderata de la kritikistoj kiel unu el la plej perfektaj poemoj de Leopardi kaj de la Itala literaturo.

Poemo[redakti | redakti fonton]

Originala manskribaĵo de «L'infinito».
Citaĵo
 Sempre caro mi fu quest'ermo colle,

e questa siepe, che da tanta parte
dell'ultimo orizzonte il guardo esclude.
Ma sedendo e mirando, interminati
spazi di là da quella,e sovrumani
silenzi, e profondissima quiete
io nel pensier mi fingo, ove per poco
il cor non si spaura. E come il vento
odo stormir tra queste piante, io quello
infinito silenzio a questa voce
vo comparando: e mi sovvien l'eterno,
e le morte stagioni, e la presente
e viva, e il suon di lei. Così tra questa
immensità s'annega il pensier mio:

e il naufragar m'è dolce in questo mare.
 
Citaĵo
 Ĉiam kara al mi estis tiu ĉi soleca monteto

kaj tiu ĉi heĝo kiu tiom
el la lasta horizonto de la rigardo ekskludas.
Sed, sidanta kaj rigardanta senfinajn
spacojn forajn, kaj superhomajn
silentojn kaj ties profundegan kvieton,
mi restas absorbita ĝis preskaŭ
la koro ektimas. Kaj kiel la vento
kies blovadon mi aŭskultas inter la folioj, ĉi tiun
senfinan silenton al ĉi voĉo
mi komparas: kaj mi memoras la eternon
kaj la mortajn sezonojn kaj la nunan, vivan,
kaj siajn sonojn. Tiel tra ĉi tiu
senlimeco dronas mia penso;

kaj la sinko dolĉas en ĉi mar'.