Gelem, gelem

El Vikipedio, la libera enciklopedio

kursiva titolo Gelem, gelem estas himno de la romaa komunumo. Ĝi estis adoptita dum la 1-a romaa mondkongreso kiu okazis inter la 8-a kaj la 12-a de aprilo 1971 en Londono.

La vortumado estis verkita de la muzikisto kaj romaa komponisto Žarko Jovanović.

Versioj[redakti | redakti fonton]

La titolo de tiu kanto (tradukebla per "Mi foriras, mi foriras" aŭ "Vagadas mi") povas esti skribita diversmaniere kiel Gyelem, Gyelem, Đelem, Đelem, Dželem, Dželem, Gelem, Gelem, Ђелем, Ђелем, Ѓелем, Ѓелем,Џелем, Џелем aŭ ankoraŭ Джелем, джелем.

La kanto estas ankaŭ konata sub aliaj nomoj kiel Opré Roma (Ekstaru, romao) kaj Romale ShavaleRomale Chavale (Romaa junularo).

Gelem, gelem estis interpretita de multnombraj muzikistoj el la romaa komunumo kiel ekzemple Saban Bajrmoviĉ, Sofi Marinova kaj Esma Redzepova[1], sed ankaŭ de neromaaj artistoj kiel la belga grupo Vaya Con Dios kiu realigis adapton de tiu kanto en la franca, sub la titolo Mi amas lin, mi amas lin, en la albumo The promise (2004). La kanto aperis ankaŭ en la albumo Havana Night Sessions at Abadala Studios de The Gypsy Cuban Project aperinta en 2016.

Esperanto-versio[redakti | redakti fonton]

Nebojsha Markovich kaj Neno, serba pianisto kantas ĝin en Esperanto kaj alian version ("Vagadas mi") kantas JoMo (en la albumo JoMo slavumas).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]