Ederlezi (kanto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Ederlezi" estas populara tradicia folklora kanto de la Romaoj (ciganoj) en la Balkana duoninsulo. Ederlezi estas la romaa nomo por la tago de Hıdrellez (turka) Đurđevdan (slava), la festo de Sankta Georgo (kristana) kaj la celebrado de la reveno de la printempo.

La kanto akiris sian nomon de Ederlezi kiu estas festo okaze de la reveno de la printempo, festita precipe de romaoj en la balkana duoninsulo, Turkio kaj aliloke ĉirkaŭ la mondo. Ederlezi estas la romaa nomo por la bulgara, makedona kaj serba festo de Sanktulo Georgo. Ĝi estas festita la sesan de majo (okazanta proksimume 40 tagojn post la printempa ekvinokso). La diversaj balkanaj literumoj (Herdeljez, Erdelezi) estas variantoj de la turka Hıdırellez, feriotago indikante la komencon de la printempo, okazanta sur la sama tago.

Muzikisto Goran Bregović verkis ĝin omaĝe al la serboj, ciganoj kaj judoj deportitaj al Jasenovac, la tago de Sankta Georgo. Ederlezi estas la romaa nomo de la festo Sankta Georgo je la 6-a de majo, kiam ciganoj festas la finon de la vintro, malamiko de la ciganoj.

Kantoversioj[redakti | redakti fonton]

La kanto estas prezentita sur la albumo Ćiribiribela (1988) de Bijelo Dugnme kun la titolo "Đurđevdan" (la Tago de Sankta Georgo). Goran Bregović, la gvidanto de Bijelo Dugme, verkis kantotekston en la serbokroata[1]. Li poste diris ke li intence aldonis du versojn de albana folklora kanto, kontraŭargumentante la fakton ke "Đurđevdan" estas foje perceptita kiel naciista kanto. Bregović ankaŭ registris version kun greka kantoteksto, titolita "Tou Ai Giorgi" ("de Sanktulo Georgo", greke: "Του Αη Γιώργη"), kun la greka kantisto Alkistis Protopsalti en 1991. La greka kantoteksto aŭtoras de Lina Nikolakopoulou. Fine, kune kun pola kantisto Kayah li ankaŭ registris version kun pola kantoteksto, titolitan "Nie ma, nie ma ciebie".

Bulgara grupo Ku-ku, kun gvida kantisto Slavi Trifonov, eldonis version de la kanto en pluraj albumoj kun bulgara kantoteksto ("Гергьовден", "Gergyovden, "la Tago de Sankta Georgo"), serbobulgara kantoteksto ("Свети Георги", "Sveti Georgi", "Sankta Georgo") kaj romaa-serbobulgara kantoteksto ("Erdelezi").

La grupo Beirut, itala saksofonisto Daniele Sepe kaj la usona grupo Burry Me Standing ankaŭ faris kovrilojn de la kanto "Ederlezi". Ankaŭ The Gypsy Rebels of Toronto (La Ciganaj Ribeluloj de Toronto), Kanado, kovris la kanton.   

Turka kantistino Sezen Aksu eldonis la kanton en sia albumo titolita Düğün ve Cenaze (Geedziĝo kaj Entombigo) kun turka kantoteksto ("Hıdrellez") en 1997. La kantoteksto estis adaptita de Sezen Aksu kaj Pakize Baroışta.

Bosnia versio estis eldonita en 2007 fare de la folkloro-punka muzikgrupo No Smoking Orchestra (Orkestro Ne Fumi), en ia albumo Time of the Gypsies, Punk Opera (Tempo de la Ciganoj, punko-opero). 

La franca grupo "Plume Tribu" same eldonis version de la kanto en sia albumo Le Chainon Manquant (2010)

Ederleze estas ankaŭ impona korusa kanto en la interpreto de Camélia Jordana kaj Les Glotte-Trotters (koruso).

En populara kulturo[redakti | redakti fonton]

La versio de Goran Bregović  titolita "Ederlezi (Scena Djurdjevdana Na Rijeci)") estis uzata en la filmo de Emir Kusturica Time of the Gypsies (Tempo de la Ciganoj) kiu famigis la kanton ĉefe pro la interpretado de la makedona kantisto Vaska Jankovska, kies unika voĉo kontribuis al ĝia sukceso.

Kantoteksto[redakti | redakti fonton]

Kantoteksto en Romaa lingvo Traduko en Esperanto Bijelo la kovrilo de Dugme Angla traduko

Sa me amala (h)oro k(h)elena Oro k(h)elena, oro k(h)elena, dǐve kerena Ao (av) tano daje, amaro dǐve Amaro dive, Ederlezi Sa me amala oro k(h)elena Oro kelena, dive kerena


Eeee...j, Sa o Rroma babo babo Sa o Rroma o daje Sa o Rroma babo babo Eeee Ederlezi, Ederlezi Sa o Rroma daje x2


Sa o Roma babo, e bakren ćhinen A(j) me ćhorro, dural beśava Ka anes babo, amenqe bakro Sa o Rroma, babo, e bakren ćhinen Eeee,...j Sa o Rroma babo babo Sa o Rroma o daje Sa o Rroma babo babo Eeee Ederlezi, Ederlezi Sa o Rroma daje x2


Ĉiuj miaj amikoj estas dancantaj la horo-dancon Dancanta la horon, festanta la tagon Ĉiuj romaoj, panjo Ĉiuj romaoj, paĉjo, paĉjo Ĉiuj romaoj, o panjo Ĉiuj romaoj, paĉjo, paĉjo Ederlezi, Ederlezi Ĉiuj romaoj, panjo


Ĉiuj romaoj, paĉjo, buĉantaj ŝafidoj Sed mi, senhavulo, mi estas sidanta dise Romaa tago, nia tago Nia tago, Ederlezi 2x


Ili donas, Paĉjo, ŝafidon al ni Ĉiuj romaoj, paĉjo, buĉantaj ŝafidoj Ĉiuj romaoj, paĉjo, paĉjo Ĉiuj romaoj, o panjo Ĉiuj romaoj, paĉjo, paĉjo Ederlezi, Ederlezi Ĉiuj romaoj, panjo 2x


Proljeće na moje rame slijeće Đurđevak zeleni Đurđevak zeleni Svima osim meni


Drumovi odoše ja osta Nema zvijezde danice Nema zvijezde danice Moje saputnice

Ej kome sada moja draga Na đurđevak miriše Na đurđevak miriše Meni nikad više


Evo zore evo zore Bogu da se pomolim Evo zore evo zore Ej đurđevdan je Ja nisam s onom koju volim


Njeno ime neka se spominje Svakog drugog dana Svakog drugog dana Osim đurđevdana

Spring is landing on my shoulder Lily of the valley is sprouting Lily of the valley is sprouting For everyone, except for me

The roads are gone, but I've stayed There is no Morning Star There is no Morning Star My fellow-traveler

Hey, to whom does my darling now Smell of the lily of the valley Smell of the lily of the valley To me never again

Here comes the dawn, here comes the dawn So I can pray to God Here comes the dawn, here comes the dawn Hey it's St George's day And I am not with the one I love

Let her name be mentioned On every other day On every other day Except on St George's day


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Gelem, gelem (himno de la romaoj)

Romaoj (ciganoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Interpreto de de Ederleze fare de Camélia Jordana kaj Les Glotte-Trotters (koruso).

Interpreto de Ederleze fare de nederlanda koruso JIP

Interpreto de Ederlezi fare de Goran Bregović kiel sontrako en la filmo «Time of the Gypsies» de Emir Kusturica

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo en Esperanto estas tute bazita sur la anglalingva versio de la sama artikolo en Vikipedio, je dato 2017 11 28.

  1. Janjatović 2007.