Jasenovac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Jasenovac estas urbeto en Centra Kroatio, en la suda parto de la regiono Sisak-Moslavina, ĉe la kuniĝo de la riveroj Sava kaj Uno. Ĝi havis 2.391 loĝantojn en 2001.

Ĝia nomo signifas "frakseno" aŭ "fraksena arbaro".

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito, Jasenovac gastigis la plej grandan ekstermejon el Balkanio, sub la gvido de la ustaŝa reĝimo. La ĉefa parto de la tendaro situis proksime al la urbo Jasenovac, ĉirkaŭ 100 kilometrojn sudoriente de Zagrebo.