Saltu al enhavo

János Bihari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Bihari
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1764 (1764-10-21)
en Veľké Blahovo
Morto 26-an de aprilo 1827 (1827-04-26) (62-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
violonisto
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János BIHARI [jAnoŝ], hungare Bihari János, Esperante Johano Bihari estis hungara komponisto kaj violonisto.

János Bihari naskiĝis la 21-an de oktobro 1764 en Hungara reĝlando, en Nagyabony (nuntempa Veľké Blahovo en Slovakio), li mortis la 26-an de aprilo 1827 en Pest (urbo).

Komuna memortabulo pri János Bihari
János Bihari

Biografio

[redakti | redakti fonton]

János Bihari devenis el cigana familio, ankaŭ lia patro estis violonisto. Li fondis muzikan grupon en 1801 en Peŝto, poste ili muzikadis ankaŭ en aliaj urboj. Laŭ supozoj en Vieno li konatiĝis kun Ludwig van Beethoven. En 1818 li renkontiĝis kun mecenato en Veszprém. En 1822 Franz Liszt aŭdis kaj alte aprezis muzikludon de Bihari. En 1824 Bihari suferis akcidenton, sekve lia brako rompiĝis, poste li ne povis bele violonadi. Li mortis tute sola.

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Hungara Vikipedio