Internacia tago de ciganoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Internacia Romaa-tago)
Festivalo en Prago 2007

Internacia tago de ciganoj (angle International Roma Day) estas cigana internacia festo celebrata ĉiujare la 8-an de aprilo, starigita dum la 4-a Kongreso de la Internacia Asocio de Ciganoj (International Romani Union, IRU) en Jadwisin apud Serock (Pollando) en 1990, kiu okazis sub patroneco de Unesko.

La festata tago memorigas unuan renkonton de la reprezentantoj de ciganoj el 25 ŝtatoj, kiu okazis la 8-an de aprilo 1971 apud Londono.

La unua Monda Kongreso de Ciganoj inaŭguris agadon de la Monda Konsilio de Ciganoj, kiu turnis sin al la membro-ŝtatoj de UN, por ke ili agnosku ciganojn nacia minoritato. Oni starigis Internacian Komitaton de Ciganoj, ciganan flagon kaj himnon.

Ĉiujn ĉi eventojn ligas unu tago, festata kiel Internacia Tago de Ciganoj, ne nur de ili mem, sed ankaŭ de la ŝatantoj de la cigana kulturo. Celebrado de la Tago estas apogata sur internacia nivelo de internaciaj organizaĵoj: Konsilio de Eŭropo, Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj Eŭropa Komisiono.

La festado estas okazo por vastigi konscion pri la cigana nacio, ĝia moraro kaj tradicioj (romanipen) kune kun ekkono de problemoj, kun kiuj ili luktas en la nuntempa mondo.

En Muzeo de Tarnów fondiĝis fako ariganta kolektojn, sciencan dokumentadon kaj ikonografion pri ciganoj. De 1979 ekzistas ĉi tie unua en la mondo konstanta ekspozicio dediĉita al ciganoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]