Roby Lakatos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roby Lakatos
Roby Lakatos
Roby Lakatos
Persona informo
Naskonomo Lakatos Róbert
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1965 (1965-08-16) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungara Popola Respubliko
Lingvoj anglafrancahungaragermana
Loĝloko Bruselo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • fiddler • komponisto
TTT
Retejo http://www.robylakatos.com/
vdr

Roby Lakatos [robi lakatoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj laŭ origina nomo Lakatos Róbert estas hungara virtuoza violonisto. Li prenis la personan nomon Roby, kiu estas pli alloga eksterlande. Li estas fama por lia miksaĵo de klasika muziko kun hungara popolmuziko kaj ĵazo.

Róbert Lakatos [1] naskiĝis en 1965 en Budapeŝto.

Roby Lakatos en 2012
Roby Lakatos en 2014

Biografio[redakti | redakti fonton]

Roby Lakatos devenis el cigana familio, lia konata praulo estis János Bihari. Li aĝis 6, kiam li debutis en koncerto, post 5 jaroj li jam estis ano en cigana orkestro. Li frekventis muzikan mezlernejon (konservatorion) en sia naskiĝurbo, kie li gajnis la unuan premion por klasika violonado en 1984. Inter 1986 kaj 1996 li kaj lia orkestro muzikadis en restoracio en Bruselo, kie li altiris la atenton de Yehudi Menuhin. En la sekvaj jaroj Lakatos koncertis, komence en Germanio, poste en aliaj landoj. En 2004 li aperis kun bonega agnosko en la Londona Simfonia Orkestro. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filinojn.

Elektitaj muzikdiskoj[redakti | redakti fonton]

  • In Gypsy Style (1991)
  • Lakatos (1998)
  • The Legend of the Toad (2004)
  • Klezmer Karma (2006)
  • La Passion: Live at Sydney Opera House (2013)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]