Saltu al enhavo

Distrikto Kaunas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Kaunas
litove Kauno apskritis
FlagoBlazono
Distriktoj de Litovio [+]

LandoLitovio
Plej grandaj urbojKaŭno, Jonava, Kėdainiai

ĈefurboKaŭno
- koordinatoj55° N, 24° O (mapo)5524Koordinatoj: 55° N, 24° O (mapo)
Akvokolektejo8 089 km² (808 900 ha) [+]
Areo8 089 km² (808 900 ha) [+]

Loĝantaro580 333 [+] (1-a de januaro 2023)
Denseco71,74 loĝ./km² [+] [+]

Fondo1995
Malfondo1-a de julio 2010
Administrado
- situoL. Sapiegos g. 10 (LT-44501 Kaunas)
DistriktestroZigmantas B. Kazakevičius

KodoLT-KU

Disdivido8 urbaj respektive subdistriktaj komunumoj

Distrikto Kaunas (Tero)
Distrikto Kaunas (Tero)

Distrikto Kaunas (Litovio)
Distrikto Kaunas (Litovio)
DEC

Map
Distrikto Kaunas

Vikimedia Komunejo:  Kaunas County [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La distrikto Kaunas (Kaŭno) de la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 estis unu el dek administraj distriktoj de Litovio, kaj troviĝis en la centro de la ŝtato. Kvankam ĝi nun sekve ne plu havas administran funkcion, la loĝantoj de Litovio ankaŭ en 2026 ankoraŭ amplekse uzas ĝin en priskriboj kaj referas al ĝi. Ĝia teritorio inkluzivis partojn de la historiaj regionoj Aŭkŝtajtio kaj Suvalkio.

Administra disdivido

[redakti | redakti fonton]

La Distrikto Kaunas disdividiĝis en ok administraj komunumoj (litove savivaldybės). (loĝantoj laŭ stato januaro 2006)

urbaj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

subdistriktaj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

Dua Mondmilito

[redakti | redakti fonton]

Kiel la tuta Litovio, ankaŭ la tiama ĉefurba distrikto Kaŭno estis okupita per la agresa armeo de Sovetunio ekde junio 1940, de la same agresa armeo de nazia Germanio de 1941 ĝis 1944 kaj denove per la ruĝa armeo de Sovetunio ekde 1944. En la urboj Kaŭno kaj Vilno tiam estis la plej granda kvanto da litovaj judoj, kiuj ĉiuj minaciĝis per genocido (Vilno estis jam de 1920 kaj 1939 okupita per la armeo de Pollando, sed la sovetuniaj kaj naziaj okupantoj ekde junio 1940 neniigis tiun diferencon kaj la civitanojn de ĉiuj urboj traktis same malbone). Apartan rolon en tiu havis la tielnomata naŭa fortikaĵo (litove devintas fortas), unu el pluraj defendaj armeaj fortikaĵoj ĉirkaŭ la urbo konstruitaj en la 1900-aj jaroj, kiu situis en la nordo de la urbo - ĝin misuzis kaj la sovetuniaj kaj naziaj okupantoj. 18.11.1942: Komandanto de la nazia sekureca polico kaj de la sekreta servo SD, Karl Jeger, ordonis fermi ĉiujn litovajn ciganojn en tendaro en la distrikta urbo Ežerėlis (litove, en Esperanto "malgranda lago") kun konfisko de ilia posedaĵo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]