Raseiniai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raseiniai
la katolika paroĥa kirko en vintro
la katolika paroĥa kirko en vintro
la katolika paroĥa kirko en vintro

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 763  (2023) [+]
Loĝdenso 1 149 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 22′ N, 23° 7′ O (mapo)55.36666666666723.116666666667Koordinatoj: 55° 22′ N, 23° 7′ O (mapo) [+]
Alto 125 m [+]
Areo 8,5 km² ( 850 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Raseiniai (Litovio)
Raseiniai (Litovio)
DEC
Raseiniai
Raseiniai
Situo de Raseiniai

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Raseiniai [+]
vdr

Raseiniai estas urbo en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Raseiniai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaŭno (Kaunas). En 2023 en la urbo vivis 9 763 loĝantoj.

Rasainiai situas nordoriente de la urbo Kaŭno, proksime al la aŭtoŝoseo Kaŭno-Klaipėda. Unuafoje ĝi skribe menciiĝis en la jaro 1253.

En la urbo troviĝas historia eksa dominikana monaĥejo, sed pli konatas katolika pilgrimejo en loĝloko Šiluva de la subdistrikta komunumo, kiun ankaŭ dum la jaro 1993 vizitis la tiama papo Johano Paŭlo la 2-a. Bazo estas vizia apero de la sanktulino Maria dum la jaro 1608 sur ŝtono, kiu jam dum prakristanaj tempoj estis litova kultejo.

La urbon trafluas la rivereto Dubysa, kiu estas inter la plej vidindaj kaj plej ekologie originaj riveroj en Litovio.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

  • Maironis (kiu naskiĝis en la apuda vilaĝo Pasandravys)

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo en Raseiniai.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

urbocentra silueto spegulita en loka lageto