Komunumo Raseiniai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Raseiniai
blazono de Raseiniai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Kaŭno (ĝis julio 2010)
administra centro: Raseiniai
nombro de loĝantoj: 31 225 (en 2020)
loĝantoj de la urbo: 9 686 (urbo, stato 2020)
poŝtkodo: 60150
internacia telefona prefikso: (+370) 428
koordinatoj: 55° 23' norde, 23° 07' oriente

Raseiniai estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la centro de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Raseiniai. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaŭno (Kaunas). En 2020 en la komunumo vivis 31 225 loĝantoj (en 2007 ankoraŭ estis pli ol 42 000), el tio en la urbo 9 686.

Rasainiai situas nordoriente de la distrikta ĉefurbo, proksime la aŭtoŝoseo Kaŭno-Klaipėda. Unuafoje ĝi skribe menciiĝis dum la jaro 1253.

En la urbo troviĝas historia eksa dominikana monaĥejo, sed pli konatas katolika pilgrimejo en loĝloko Šiluva de la subdistrikta komunumo , kiun ankaŭ dum la jaro 1993 vizitis la tiama papo Johano Paŭlo la 2-a. Bazo estas vizia apero de la sanktulino Maria dum la jaro 1608 sur ŝtono, kiu jam dum prakristanaj tempoj estis litova kultejo.

La komunumon trafluas la rivereto Dubysa, kiu estas inter la plej vidindaj kaj plej ekologie originaj riveroj en Litovio.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo en Raseiniai.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]