Drafi Deutscher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drafi Deutscher
Bazaj informoj
Naskonomo Drafi Franz Richard Deutscher
Naskiĝo 9-an de majo 1946 (1946-05-09)
en Berlino
Morto 9-an de junio 2006 (2006-06-09) (60-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Ĝenroj rock’n’roll, Popmuziko
Profesio kantisto, komponisto, Producento
Retejo www.drafi-deutscher.info
Persona informo
Naskonomo Drafi Richard Franz Deutscher
Aliaj nomoj Renate Vaplus • Kurt Gebegern
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo Parkfriedhof Lichterfelde
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistokantistokantoverkistomuzikproduktisto • diskografa artisto • aktoro
TTT
Retejo http://www.drafi-deutscher.info
vdr

Drafi DEUTSCHER, plennome Drafi Franz Richard Deutscher (9-a de majo 1946, Berlino - 9-a de junio 2006, Frankfurto ĉe Majno) estis germana kantisto, komponisto kaj producento. Lia patro, kiun li neniam ekkonis, estis pianisto de hungara deveno Drafi Kálman, laŭ propraj indikoj de Drafi nevo de hungara opereta komponisto Emmerich Kálmán. La patrino estis berlina flegistino Margarete Lehmann.

Sur la muzika vojo li ekiris en la jaro 1963 per singlo Teeny. Lia plej granda sukceso estis kanto Marmor, Stein und Eisen bricht el la jaro 1964, kiu en Germanio kaj Aŭstrio venis al unua loko de muzikaj furoraj paradoj. Deutscher krom la propra nomo prezentiĝis sub multaj pseŭdonomoj. Krom la kantado li dediĉis sin ankaŭ al producenta kaj komponista agado, li komponis kelke da kantoj ekz. por bando Boney M., por Tony Christie aŭ por Nino de Angelo.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Shake Hands! Keep Smiling!, 1964
  • Drafi!, 1966
  • Weil ich Dich liebe, 1971
  • Die Welt von heut' (bando "Wir"), 1972
  • Gute Tage & Schlechte Tage, 1973
  • Happy Rummel Music (kiel "Mr. Walkie Talkie"), 1977
  • Lost In New York City, 1981
  • Drafi, 1982
  • The Sound Of Masquerade (kiel "Masquerade"), 1984
  • Krieg der Herzen, 1985
  • Gemischte Gefühle, 1986
  • Deep From The Heart (kun Oliver Simon kiel "Mixed Emotions"), 1987
  • Diesmal für immer, 1987
  • Just For You (kun Oliver Simon kiel "Mixed Emotions"), 1988
  • Steinzart - Die besten Jahre, 1988
  • Lost In New York City (Remix), 1989
  • Über Grenzen geh'n, 1989
  • Side By Side (kun Andreas Martin kiel "New Mixed Emotions"), 1991
  • Wie Ebbe und Flut, 1992
  • So viele Fragen, 1996
  • Zukunft, 1998
  • We Belong Together (kun Oliver Simon kiel "Mixed Emotions"), 1999
  • Wer war Schuld daran, 2002
  • Diesseits von Eden - Die große Drafi Deutscher Hit-Collection, 2006
  • The Last Mile, 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]