Iva Bittová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iva Bittová
Iva Bittová at Union Hall, Brooklyn, New York City, 25-an de septembro 2007
Iva Bittová at Union Hall, Brooklyn, New York City,
25-an de septembro 2007
Bazaj informoj
Naskonomo Iva Bittová
Naskiĝo 22-an de julio 1958 (1958-07-22) (65-jaraĝa)
en Bruntál
Deveno Ĉeĥio Ĉeĥio
Ĝenroj Folko, Eksperimenta muziko,
Avant-progresiva rokmuziko
Profesio Muzikistino, Komponistino, Kantistino, Aktorino
Instrumentoj Violono, kantado
Aktivaj jaroj 1976 – nuntempo
Eldoninto Supraphon, BMG, Nonesuch
Retejo www.bittova.com
Signifa instrumento
violono
Persona informo
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Masaryk-Universitato
Familio
Frat(in)o Ida Kelarová
Okupo
Okupo kantistokomponistokantoverkisto • filmaktoro • aktoro
TTT
Retejo https://www.bittova.com
vdr

Iva Bittová (* 22-an de julio 1958 Bruntál) estas ĉeĥa kantistino, violonistino kaj aktorino. Ŝi apartenas al la plej karakterizaj personecoj de la ĉeĥa alterna muzika sceno. Ŝi estas fratino de kantistino Ida Kelarová.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi finstudis muzike-draman fakon en konservatorio en Brno, kantadon kaj violonan ludon. Ŝi kunlaboris apud tio kiel kantistino kun BROLN. Ekde la jaro 1978 ŝi estis membrino de teatro nomata Divadlo na provázku, hodiaŭ Husa na provázku, kie ŝi atentigis pri si per rolo de Eržika en ludo Balado por bandito. Ekde la jaro 1984 ŝi prezentiĝis kiel kantistino kaj violonistino kun propraj kantoj kun popolaj tekstoj, ankaŭ kun konata brna formacio Dunaj kaj pli poste kun Kvarteto de Škampa. Kunlaborante kun komponisto kaj tamburisto Pavel Fajtl ŝi atingis multajn sukcesojn sur eŭropaj scenejoj de progresiva muziko. Amplekso de ŝiaj aktivecoj estas rimarkinda - en la muziko de la propraj interpretaĵoj de popolaj kantoj tra eksperimenta ĵazo, rokmuziko ĝis violonaj aplikaĵoj de komponaĵoj de klasika muziko kaj opera kantado. En la jaro 2004 ŝi partoprenis en novjorka Carnegie Hall en rolo de Elvíra en Don Giovanni, la opero de Mozart. Al tiu ĉi kunlaborado ŝi poste ligis per kelkaj koncertoj kun tiea formacio Bang On A Can All Stars, kiuj kulminis per eldono de albumo Elida. Ŝi partoprenas ankaŭ en la plej diversaj projektoj de performiga celigo, programoj por infanoj ktp.

Ŝi vivis kun slovaka kantisto Richard Müller.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Filmografio[redakti | redakti fonton]