Richard Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Müller
Bazaj informoj
Naskonomo Richard Müller
Naskiĝo 6-an de septembro 1961 (1961-09-06) (62-jaraĝa)
en Hlohovec
Deveno Slovakio Slovakio
Ĝenroj pop-rokmuziko
Profesio Muzikisto, Kantisto
Aktivaj jaroj 1984 – nuntempo
Parencaj
temoj
Banket
Retejo www.muller.sk
Persona informo
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco Slovakio
Alma mater Academy of Performing Arts in Bratislava
Familio
Patro Vladislav Müller
Okupo
Okupo kantistokomponisto
TTT
Retejo https://www.muller.sk/
vdr

Richard Müller (n. 6-an de septembro 1961, Hlohovec) estas slovaka kantisto kaj muzikisto. Li kantas slovake kaj ĉeĥe. Li estas filo de aktoro Vlado Müller kaj aktorino Eliška Müllerová.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1985 li finstudis filman kaj televidan dramaturgion kaj scenografion en Altlernejo de muzikaj artoj en Bratislavo. Dum la studado li dediĉis sin precipe al publicistika agado en magazenoj Populár kaj Gramorevue. En la jaro 1984 li fondis muzikan grupon Banket. La unuan publikan prezentiĝon li faris en la jaro 1984 en Bratislava liro kun kanto Nespoznaný. En la jaro 1989 li fariĝis gajninto de Bratislava liro. Li estas aŭtoro aŭ kunaŭtoro de scena muziko al filmoj, ekz. al Kúpeľňový hráč (1988), teatraj enscenigoj kaj muzikalo Baal, kun Andrej Šeban) laŭ Bertolt Brecht. En duono de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento li kantis en kulta formacio PPF kun eminentaj muzikistoj Andrej Šeban, Oskar Rózs kaj Marcel Buntaj. Li moderis radiodisaŭdigajn programojn kaj televidajn talkshow-ojn Müllerád kaj Promülle. Lia eksa edzino estis televida anoncantino Soňa Müllerová. Pli poste li vivis kun ĉeĥa muzikistino Iva Bittová.

La plej konataj kantoj[redakti | redakti fonton]

  • Po schodoch
  • Milovanie v daždi
  • Štěstí je krásná věc
  • Prečo vy ľudia XX. storočia máte vždy zachmúrené obočia
  • Srdce jako kníže Rohan
  • Tlaková níž

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Kun Banket[redakti | redakti fonton]

Memstaraj albumoj[redakti | redakti fonton]

Kompilaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2007 Vianoce Gold - Opus, CD (edícia Gold) - 13. Vianočná
  • 2005 SK HITY 1 - Brjan Music, CD - 13. E + F
  • 2000 Koniec dobrý, všetko dobré II - Universal Music, MC, CD - 01. Richard Müller a hostia - Baroko/11. Richard Müller - Láska v sieti
  • 1998 Jaro Filip - Ten čo hrával s Dežom - Opus, CD
  • 1998 Domáce Vianoce - PolyGram, CD - 12. Marika Gombitová, Richard Müller, Janko Lehotský kaj Vašo Patejdl - Snehové sypané
  • 1996 Hapka, Horáček - Citová investice - 02. Pod plynárnou/07. Kurt Vonnegut
  • 1988 V penziónu svět - kantoj de Petr Hapka je vortoj Michal Horáček - Supraphon, LP (reedice (CD): B&M Music, 1995, 1998, Supraphon 2007) - 01. Štěstí je krásná věc/02. Rozeznávám

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]