Saltu al enhavo

Kálmán Imre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Imre
Persona informo
Naskonomo Kopstein Imre
Naskiĝo 24-an de oktobro 1882 (1882-10-24)
en Siófok
Morto 30-an de oktobro 1953 (1953-10-30) (71-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Centra Tombejo de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Aŭstrio
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Vera Kálmán (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Charles Kalman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
dirigento
filmkomponisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj The Gay Hussars
Der Zigeunerprimas
The Gipsy Princess
vdr
Monumento pri Kálmán en Siofok

Imre KÁLMÁN, jen hungare, ofte laŭ la tradicia vortordo de hungaraj personaj nomoj KÁLMÁN Imre, germane Emmerich KÁLMÁN, laŭpasporte Imre KOPPSTEIN, naskita la 24-an de oktobro 1882 en Siófok, mortinta la 30-an de oktobro 1953 en Parizo, tombigita en Vieno, estis hungara komponisto, kiu verkis famajn operetojn.

Kálmán studis en Budapeŝto, unue jurisprudencon, poste muzikon (ĉe Hans Koessler). Li intencis iĝi fortepianisto, sed artrito de lia dekstra mano malhelpis tion. Pro tio li iĝis muzika kritikisto kaj komponisto. Inter liaj grandaj sukcesoj estis la operetoj Tatárjárás (1908), Die Csárdásfürstin (1915), Gräfin Mariza (1924) kaj Die Zirkusprinzessin (1926).

Li dumtempe vivis en Vieno, sed en 1938 pro naziismo devis foriri el Aŭstrio; li iris al Zuriko kaj Parizo kaj en 1940 elmigris al Kalifornio. Post la Dua Mondmilito li ekloĝis en Parizo. Li dumtempe reiris al Aŭstrio; tie, en la centra tombejo de Vieno, estas ankaŭ lia tombo.

La verkaro de Kálmán estas konsiderata esenca parto de la "arĝenta epoko" de la viena opereto (inter la mondmilitoj).