Distrikto Călărași
Distrikto Călărași | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Călărași |
Regiono | Valaĥio |
mallonge | CL |
Telefono | +40×42... |
Areo |
5 088 km² (28-a rango) |
Loĝantaro | 283 458 (33-a rango) |
Loĝdenso | 56/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Călărași [kələraŝj'] estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio, ĉe la landlimo kun Bulgario. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma Călărași. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 283 458 loĝantoj sur areo de 5 088 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 56 loĝantoj/km².
Najbaroj: oriente: distrikto Constanța; sude: Bulgario; okcidente: distriktoj Giurgiu kaj Ilfov; norde: distrikto Ialomița.